Ingenuity (angle "inĝeniemo") aŭ Mars Helicopter Scout (MHS) estas malgranda spava helikoptero de iom malpli ol du kilogramoj, disvolvita de la usona kosma agentejo NASA, kiu estas efektivigita eksperimente sur la grundo de la planedo Marso dum la misio Mars 2020, lanĉita en julio 2020 per raketo Atlas V kaj kiu surmarsiĝis la 18an de februaro 2021. Por la unua fojo en la historio de la kosma epoko, maŝino plenumas elektran flugon sur alia planedo. La celo estas testi la kapablojn de tia aparato en la kampo de optika terorekono, en ĉi tiu medio karakterizita per tre maldika atmosfero limiganta leviĝon, kaj per komunikaj prokrastoj, kiuj malhelpas ajnan rektan kontrolon de la flugo fare de homa operatoro.

Ingenuity sur la marsa grundo, fotita la 7-an de aprilo 2021 de la kosmaŭto Perseverance
La unua flugo de Ingenuity filmita per la kamerao de Perseverance