Ingibjörg Stefánsdóttir

Ingibjörg Stefánsdóttir, ankaŭ konata kiel Inga (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1972 en Rejkjaviko, Islando), estas islanda kantistino kaj filmaktorino. Ŝi reprezentis Islandon en la Eŭrovido-Kantokonkurso 1993.

Ingibjörg Stefánsdóttir
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1972 (1972-08-31) (51-jaraĝa)
en Rejkjaviko,  Islando
Ŝtataneco Islando vd
Profesio
Alia nomo Inga
Okupo aktorokantisto vd
Aktiva dum ekde 1992
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii ŝin oni povas sub ŝia persona nomo Ingibjörg.

Kariero redakti

Ingibjörg komencis kanti en la aĝo de dek du jaroj. Pli «seriozan» karieron de opera kantistino ŝi komencis en 1992, samtempe elpaŝante ankaŭ en la duopo «Peace of Cake» (Peco de Kuko). En 1993 la kantistino venkis en la landa selekto por okazonta Eŭrovido-Kantokonkurso. La kanto «Þá veistu svarið» (Tiam vi scias la respondon) estis prezentita sub naŭa numero kaj rezulte de voĉdono okupis la dek trian lokon[1].

Inga estas fama ankaŭ kiel kina aktorino. Unuafoje ŝi estis filmita en eta rolo en la prihistoria filmo «Veggfóður: Erótísk ástarsaga». Entute ŝi partoprenis en kelkaj filmoj kaj filmoserioj. Unu el ŝiaj gravaj roloj estas en la filmo «Maður eins og ég», kaj ŝi daŭrigas karieron de kina aktorino.

Referencoj redakti