Ingrid Piller (naskiĝis en 1967[1]) estas germandevena aŭstralia socilingvisto kaj profesoro pri aplikata lingvistiko, profesoro ĉe la aŭstralia Universitato Macquarie en Sidney[2] kaj elektita samrangulo de la aŭstralia Australian Academy of the Humanities[3], kies esploroj fokusas interkulturan komunikadon, lingvolernadon, plurlingvecon, dulingvan edukadon[4] kaj lingvan diversecon, precipe en unulingvaj kuntekstoj aŭ tradicioj[5].

Ingrid Piller
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1967 (1967-01-01) (57-jaraĝa)
en Germanio
Ŝtataneco Germanio
Alma mater teknologia universitato Dresdeno
Okupo
Okupo sociolingvisto
vdr

Piller ankaŭ ĉefredaktas la internacian socilingvistikan revuon Multilingua[6] kaj estas fonda redaktoro de la socilingvista esplordiskoniga platformo Language on the Move[7]. Tiu retejo ligas akademianojn kun esplorinteresoj en interkultura komunikado, lingvolernado, plurlingvismo, plurlingveco kaj dulingva edukado internacie, kaj alportas ilian esploradon al larĝa tutmonda spektantaro.

Ŝi estas ankaŭ membro de la fakula kolegio de la aŭstralia Reseach Council (ARC)[8].

Esploro kaj efiko redakti

La verkaro de Piller en aplikata lingvistiko kaj socilingvistiko koncentriĝas je interkultura komunikado, lingva akirado, plurlingveco kaj dulingva edukado.

Ŝi ankaŭ eksplicite traktas kiel defii la malavantaĝojn en la tutmonda akademia eldonado kiun alfrontas multlingvaj akademianoj[9][10].

Laŭ Google Scholar, ŝia laboro estis citita jam pli ol 7100 fojojn[11].

Esploro pri lingva diverseco en la socia vivo redakti

Ŝia esploro ekzamenas la sociajn sekvojn de lingva diverseco rezulte de migrado kaj tutmondiĝo por dungado, edukado kaj aliaj flankoj de socia partopreno kiun diskonigas la blogo Language on the Move [5].

Homoj de ne-anglalingvaj horizontoj alfrontas gravajn malavantaĝojn kiam temas pri aliro al edukado, dungeco, sanojuridikcio. Ŝia esploro fokusas ĉi tiujn lingvajn barojn por povi plene kaj egalrajte partopreni en la socio kaj ŝi klopodas antaŭenigi socian justecon trovante manierojn venki tiujn obstaklojn[10][12] per pli da lingva justeco. Ŝi ankaŭ tviteras[13] pri lingva diverseco.

Verkaro kaj premioj redakti

Ingrid Piller estas la aŭtoro de Linguistic Diversity and Social Justice (Oxford University Press, 2016), kiu gajnis en 2017 la premion pri prozo en la kategorio 'lingvo kaj lingvistiko' kajsamjare la libropremion BAAL. Ŝi ankaŭ estas la aŭtoro de Intercultural Communication (Interkultura Komunikado) ĉe Edinburgh University Press, 2-a eld., 2017) kaj pli ol 400 aliaj publikaĵoj[2].

Referencoj redakti

  1. (en) "Piller, Ingrid, 1967-". id.loc.gov.
  2. 2,0 2,1 (en) "Distinguished Professors", mq.edu.au
  3. (en) "Ingrid Piller". Australian Academy of the Humanities.
  4. (en) "Ingrid Piller". Macquarie University.
  5. 5,0 5,1 (en) "If you do not feel represented linguistically, you quickly lose the desire to participate in society.", Universitato de Hamburgo, la 20-an de junio 2022.
  6. (en) "Multilingua". De Gruyter.
  7. (en) Language on the Move.
  8. (en) Australian Research Council, "ARC College of Experts Arkivigite je 2021-04-01 per la retarkivo Wayback Machine", www.arc.gov.au, la 13-an de junio 2018.
  9. (en) Piller, Ingrid. (2022). How to challenge Anglocentricity in academic publishing. Rete legebla.
  10. 10,0 10,1 (en) Spotlight on…Prof Ingrid Piller, Universitato Macquarien julio 2022.
  11. (en) "Distinguished Professor Ingrid Piller, FAHA". scholar.google.com.au.
  12. (en) Piller, I., Bruzon, A. S., & Torsh, H. (2021). Monolingual school websites as barriers to parent engagement. Language and Education, 1-18. doi:10.1080/09500782.2021.2010744
  13. @lg_on_the_move

Vidu ankaŭ redakti

Interkultura komunikado

Multlingveco

Eksteraj ligiloj redakti

Retejo Language on the Move