Inhibicio

apartigilo

Inhibicio laŭ PIV estas

  1. en la lingvaĵo de kemio, la malplifortiĝo de iu procezo, precipe en biokemio,
  2. en la lingvaĵo de medicino, nerva fenomeno, kiu malpliigas aŭ ĉesigas la funkcion de organo,
  3. krome specife en psikiatrio, la psika ĉesigo de la agovolo en iaj cirkonstancoj.

Pluraj medikamentoj specife uzas la mekanismon pri inhibicio de nervotransigiloj en bestoj kaj homoj. Ekzemplo estas la selektivaj serotoninaj reakceptaj inhibiciiloj (SSRI) en la medicina terapio de deprimo.