Inia geoffrensis estas delfeno, nome specio de cetaceo odontoceto de la familio Iniedoj.[1] Oni konas tri subspeciojn: nome la nomiga Inia geoffrensis geoffrensis, I. g. boliviensis kaj I. g. humboldtiana, kiuj distribuas sin tra la Amazona Baseno, kaj la supra baseno de la rivero Madeira en Bolivio kaj la Baseno de la rivero Orinoko, respektive.

Inia.jpg
Inia
Amazon river dolphin size
Cetacea range map Amazon River Dolphin

Ĝi estas la plej granda riverdelfeno de la mondo; la pezo de plenkreskaj maskloj atingas ĝis 185 kg kaj povas longi ĝis 2,5 m. Kiel distinga trajto, la plenkreskuloj akiras rozan koloron, pli markita ĉe la maskloj. Estas unu de la cetaceoj kun pli evidenta seksa dimorfismo, ĉar maskloj longas kaj pezas 16% kaj 55% pli ol la inoj. Kiel ĉe la aliaj odontocetoj ĝi posedas organon nomita melono uzata pora la eĥolokigo. La dorsa naĝilo estas malalta sed estas ankaŭ tre longa kaj ties brustaj naĝiloj estas grandaj. Tiu karaktero, kun meza grando kaj manko de fuzio de la nukaj vertebroj, havigas al ili grandan kapablon por manovri kaj moviĝi tra la inundita arbaro kaj por kapti siajn predojn.

Ili loĝas en la fluejo de la ĉefaj alfluantoj de la rivero Amazono kaj de la Orinoko sub la 400 msm. En pluvsezono ĝi moviĝas al la inunditaj areoj de la ĝangalo, kie estas pli granda disponeblo de manĝaĵoj.

Referencoj redakti

  1. Integrata Taksonomia Informa Sistemo. «Inia geoffrensi (TSN 180407)» (en angla) [1] Konsultita la 15an de Januaro 2017.