Inigo Jones, (15-a de julio 1573 en Smithfield (Londono); 21-a de junio 1652 en Londono) estis angla arkitekto, scenaranĝisto kaj kostumisto. Li estis la unua, kiu portis la arktekturon de la renesanco al Britio.

Inigo Jones
Inigo Jones, portreto fare de Antoon van Dyck
Inigo Jones, portreto fare de Antoon van Dyck
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1573 (1573-07-15)
en Smithfield,  Reĝlando Anglio
Morto 21-an de junio 1652 (1652-06-21) (78-jaraĝa)
en Londono,  Komunumo de Anglio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Okupo
Okupo arkitektopolitikisto • scenografo
Verkoj St Paul's Church, Covent Garden
Queen's Chapel
vdr

La arkitekto redakti

 
La domo de la reĝino Queen’s House en Greenwich
 
Projekto por teatro de Inigo Jones

Jones estis unu el la unuaj angloj, kiuj studis arktekturon en Italio. Li faris du vojaĝojn, la unua de 1598 ĝis 1603 kaj la dua de 1613 ĝis 1614. Dum tiuj vojaĝoj li konatiĝis kun la romia arkitekturo de Vitruvio kaj la renesanca arkitekturo. Li aparte studis la librojn de Andrea Palladio I quattro libri dell'architettura.

Inter la plej famaj konstruaĵoj de Jones estas la Queen’s House en Greenwich (1616) kaj la Banqueting House en Whitehall (1619) .

El urboplanada vidpunkto tre grava projekto estis tiu de Covent Garden (1631), kie li intencis realigi placon laŭ la modelo de la granda placo en Livorno, Italio. Tiu projekto ege influis postajn projektojn de londonaj placoj.

La scenaranĝisto kaj kostumisto redakti

Jones okupiĝis ankaŭ kun sukceso en la kampo de scenaranĝado. Li desegnis scenejojn kaj kostumojn por multaj teatraĵoj de Ben Jonson.

Bibliografio redakti

  • Hart, Vaughan. Art and Magic in the Court of the Stuarts. London, Routledge, 1994.
  • Leapman, Michael. Inigo: The Troubled Life of Inigo Jones, Architect of the English Renaissance. London, Headline Book Publishing, 2003.
  • Pagnini, Caterina. "Costantino De' Servi, Architetto scenografo fiorentino alla corte d'Inghilterra. Firenze, SEF, 2006

Vidu ankaŭ redakti