Inkujo estas malgranda vazo (ujo), en kiu oni tenas inkon por skribi. Ĝi estas plej ofte el vitro, porcelano, arĝento, latuno, aŭ malmola alojo de stano. La inkujo aperis kun la skribo sur papero en Egipto kaj disvastiĝis per la skribado per inko. Post kiam en la 20-a jarcento aperis fontoplumo, globkrajono, inkujo ne plu estis bezonata, ĉar tiuj mem havas internan plej ofte ŝanĝeblan rezervujon kun inko.

Inkujo kun konata inko Pelikan 4001 kaj fontoplumo

Oni nomas same inkujo tiun ujon, kiu provizas per inko la prescilindrojn.