Innichen

komunumo de Italio

Innichen - por kiu aldona itallingva nomo San Candido estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio.

Innichen (San Candido)
Innichen
komunumo de Italio • geografia lokigo
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Bolzano
Geografia situo 46° 44′ N, 12° 17′ O (mapo)46.73333333333312.283333333333Koordinatoj: 46° 44′ N, 12° 17′ O (mapo)
Alto super marnivelo 1.175 m
Areo 80 km²
Loĝantaro 3384 (2023)
Loĝdenso 42 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Innichberg, Obervierschach, Untervierschach kaj Winnebach
Najbaraj komunumoj Innervillgraten kaj Sillian (en Aŭstrio), Toblach kaj Sexten
Patrono Candidus, kristana martiro de la legio teba
Festa tago 22-a de septembro
Nomo de loĝantoj Innichner germane kaj sancandidesi itale
Poŝtkodo 39038
Imposta kodo H786
Kodo laŭ ISTAT 021077
Telefona prefikso 0474
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Fine de 2023 en la komunumo vivis 3 384 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Innervillgraten kaj Sillian (en Aŭstrio), Toblach kaj Sexten.

La teritorion trafluas la rivereto Dravo - survoje al Sillian en Aŭstrio oriente. Geografie la areo apartenas al la alpa Puster-Valo, kiu okcidente daŭriĝas ĝis la komunumo Mühlbach apud Brixen kaj oriente daŭriĝas en orienta Tirolo.

Lingva distribuo redakti

La plejmulto de la loĝantoj (85%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 14,5% parolas denaske la italan, kaj 0,5% la ladinan.

Eksteraj ligiloj redakti