Inokulado en biologio estas agado inokuli, nome enkonduki ion kiu kreskiĝis kaj reproduktiĝos, komune uzata por enmeti en la sangon vakcinon aŭ alian substancon ene de la korpo de homo aŭ de alia animalo, speciale por okazigi imunecon kontraŭ specifa malsano.[1] Oni uzas tiun terminon ankaŭ por referenci al komunikado de malsano al viva organismo pere de transigo de la agento kiu okazigas la malsanon, la enmeto de mikroorganismoj aŭ infekta materialo al kultivaĵo kiel povas esti por la fabrikado de biero aŭ plato Petri, aŭ meti mikroorganismojn aŭ virusojn en loko en kiu la infekto eblas.

La verbo inokuli devenas de la latina inoculare, kiu signifas greftadon.[2] Ĝi ofte estas uzata kiel sinonimo de vakcino, vakcini.

Notoj redakti

  1. En PIV inokuli estas "Intence aŭ akcidente enkonduki mikrobon en vivulon aŭ kulturmedion" NPIV Alirita la 11a de junio 2020.
  2. «Inoculation en Gardening section de mimi.hu». En.mimi.hu. Arkivita el la originalo la 20an de julio 2011. Konsultita la 2an de novembro 2009.

Bibliografio redakti

  • Hopkins, Donald R. (2002). The Greatest Killer: Smallpox in history. University of Chicago Press. ISBN 0-226-35168-8.