Institucio de la Kristana Religio

verko pri teologio far Johano Kalvino

Institucio de la Kristana Religio (Institutio Christianae Religionis) estas influega verko de Johano Kalvino pri protestanta sistemeca teologio. Tre influa en la Okcidenta mondo kaj ankoraŭ multe legata de teologiaj studentoj hodiaŭ, estis eldonita latine en 1536 kaj en lia denaska franca en 1541, kun la definitivaj eldonoj aperanta en 1559 (latina) kaj en 1560 (franca).

Christianae religionis institutio
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Johano Kalvino
Lingvoj
Lingvo eklezia latino
Eldonado
Eldondato 1536
Loko Bazelo
Ĝenro dogmoteologio
vdr
La titolpaĝo de la eldono de 1559 de la verko de Johano Kalvino nome Institutio Christianae Religionis.

La titolo redakti

Pro la ambigueco de la latina vorto institucio la diverslingvaj tradukoj de la titolo varias, kiel montras ekzemple alilingvaj vikipedioj. Certe Kalvino ne celis institucion en la nuna senco de "daŭra publika aŭ privata organizo"; pli vere la kristanan religion kiel ekzistaĵon, donitaĵon, enton. Laŭ iuj[1][2] la signifo estas "instruado de la kristana religio"; necesas tamen konsideri la epiteton "pietatis summa" (plejaltaĵo, sumo de pieco), kiun Kalvino mem donas, kaj kiu pli bone akordiĝas kun la religio mem ol kun ĝia instruado.

Notoj redakti

  1. de:Institutio Christianae Religionis, germana vikipedio, sekcio "Literatur"
  2. Învățătura (instruado) religiei creștine, publikigita ĉe Cartea Creștina; ankaŭ la rumana vikipedio tiel tradukas