Institut Pasteur
La Pasteur-Instituto aŭ Instituto Pasteŭro (france: Institut Pasteur) estas franca komunutila fondaĵo por esplori biologion, aparte la mikroorganismojn, malsanojn kaj vakcinojn.
Institut Pasteur | ||
---|---|---|
esplora institucio • malsanulejo • lernejo | ||
Komenco | 1887 vd | |
Geografia situo | 48° 50′ 24″ N, 2° 18′ 42″ O (mapo)48.842.3116666666667Koordinatoj: 48° 50′ 24″ N, 2° 18′ 42″ O (mapo) | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Parizo | |
Situo | 15-a arondismento de Parizo | |
| ||
Fondinto(j) | Louis Pasteur vd | |
Ĉefestro(j) | Christian Vigouroux vd | |
Membro de | Esplorada Universitato de Parizo de Scienco kaj Beletro • Konsorcio Couperin • Renater • Asocio Universitata de Franclingvio vd | |
Filioj | Centre d'investigation clinique de Nantes • Department of Genomes & Genetics • Department of Virology • Laboratoire des Systèmes Macromoléculaires et Signalisation vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | foundation | |
La nomo de la instituto honoras la pioniron de mikrobiologio Louis Pasteur, la malkovrinto de protekta vakcino kontraŭ rabio, kiu fondis la instituton la 4-an de junio 1887 kaj estis ties unua direktoro.
La renoma instituto havas elstaran rangon pro sia baza esploro pri infektaj malsanoj kaj atingis multajn bonegajn rezultojn, interalie estis sciencistoj el Pasteur-Instituto la unuaj por malkovri la aidoso-viruson HIV (Françoise Barré-Sinoussi kaj Luc Montagnier, nobelpremiitoj 2008).
La Institut Pasteur de Lille (Instituto Pasteur de Lille) mallongigite kiel Pasteur-Lille, IPL, estas esplorcentro kaj membro de la reto de la Pasteur Instituto.