Institut Ramon Llull

Ne konfuziĝu kun la Fondaĵo Ramon Llull


Institut Ramon Llull
kultura institucio
Komenco 5-a de aprilo 2002 vd
Geografia situo 41° 23′ 48″ N, 2° 9′ 41″ O (mapo)41.3967038888892.1612830555556Koordinatoj: 41° 23′ 48″ N, 2° 9′ 41″ O (mapo)
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Palau del Baró de Quadras
Situo Barcelono
Adreso Avinguda Diagonal, 373, 08008 Barcelona
Institut Ramon Llull (Barcelono)
Institut Ramon Llull (Barcelono)
DEC
Institut Ramon Llull
Institut Ramon Llull
Lokigo de Barcelono en Hispanio
Map
Institut Ramon Llull
Agareo

kataluna lingvo
• catalan culture
• culture mediation

Moto Llengua i cultura catalanes
Catalan Language and Culture
Fondinto(j) Generalitato de Katalunio • Govern Balear vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo konsorcio
vdr
stando de la institucio Institut Ramon Llull en la frankfurta librofoiro 2012 (pliaj fotoj sube)

La institucio Institut Ramon Llull (katalune; hispane Instituto Ramon Llull) estas katalunia kultura instituto, kiu dediĉiĝas al la disvastigo de la kataluna lingvo kaj kulturo. La instituta nomo honorigas la katalunan klerulon Ramon Llull (1232–1316) de la baleara insulo Majorko.

La institucion la 5-an de aprilo 2002 fondis la du hispaniaj aŭtonomaj komunumoj Katalunio kaj Balearoj.

Post la regiona parlamenta baloto de marto 2003 en la aŭtonoma komunumo Balearoj la tiea maldekstra registara koalicio transdonis la povon al konservativa registaro, kaj la rilatoj inter la du kontraktaj partneroj malpliboniĝis. Sekve la baleara registaro la 25-an de junio 2004 retiriĝis el la engaĝiĝo en la instituto.

La instituto kun certagrada subteno de la Instituto Cervantes, la kultura instituto de Hispanio (fakte de la hispana lingvo), subtenas la katalunan lingvon kaj kulturon, kaj en la tradicia teritorio en kiu parolatas la lingvo (do la nordoriento de Hispanio, la ŝtateto Andoro kaj la lima regiono de la pli norda ŝtato Francio), kaj en aliaj partoj de Hispanio, kaj en aliaj landoj. Internacie aparte la frankfurta librofoiro, kies gasta lando en 2007 estis Katalunio, signife kontribuis al la diskonatigo de la kataluna literaturo ekster Katalunio.

Fine de 2007 la aŭtonomiaj registaroj de Katalunio kaj Balearoj plus la registaro de Andoro interkonsentis refondon de la instituto Ramon Llull per tiuj tri katalunlingvaj regionoj kaj per tio doni pli fortan voĉon al la subteno de la kataluna lingvo kaj kulturo en eksterlando.[1]

Menciindas, ke la eŭskoj (kun Eŭska Instituto Etxepare) kaj la katalunoj (kun Institut Ramon Llull) estas la nuraj du neŝtataj nacioj kun tia sofistika kaj strategia kultura organizo por establi enlandan kaj eksterlandan reton de kulturajn organizaĵoj.

Jen du pliaj e-istaj fotoj de la instituta stando en la Frankfurta librofoiro 2012:     


Laŭ la stato de aŭtuno 2012, direktoro de la instituto estas Vicenç Villatoro. Eksterlandaj oficejoj estas en Berlino, Londono, Novjorko kaj Parizo. Interalie en la frankfurta librofoiro de 2012, la instituto celebris sian dekjariĝon.

Notoj redakti

  1. Catalunya, les Illes Balears i Andorra acorden refundar l'IRL per garantir la màxima representativitat de l'organisme, do "Katalunio, la Balearaj Insuloj kaj Andoro interkonsentas refondi la IRL por garantii la maksimuman reprezentecon de la organismo", artikolo de decembro 2007 en la instituta retejo (evidente katalune, en formato PDF)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti