La Insularo Tjulenij (kazaĥe Түлен аралдары Túlen araldary, ruse Тюленьи острова) estas insularo en la nordoriento de la Kaspia Maro ĉe la Golfeto Mangiŝlak okcidente de la Duoninsulo Mangiŝlak kaj je ĉirkaŭ 13 km nordokcidente de la Duoninsulo Tupkaragan, 27 km norde de Bautino. Eble la plej esenca grupo de insuloj en la Kaspia Maro, ili estis por la unua fojo akurate mapigita fare de Fedor Ivanoviĉ Soimonov kiu estris la Kaspian Ekspedicion de 1719, kiu studis la Kaspian Maron el 1719 ĝis 1727.[1]

Insularo Tjulenij
Bildo de la NASA pri la arkipelago kaj najbaraj bordoj. Notu la grandon de Novyy Insulo.
Bildo de la NASA pri la arkipelago kaj najbaraj bordoj. Notu la grandon de Novyy Insulo.
grupo de insuloj • insulo
Akvejo Kaspia maro
Geografia situo 44° 53′ N, 50° 21′ O (mapo)44.87550.343333333333Koordinatoj: 44° 53′ N, 50° 21′ O (mapo) f1
Insularo Tjulenij (Mangistau)
Insularo Tjulenij (Mangistau)
DEC
Insularo Tjulenij
Insularo Tjulenij

Map

Nombro de insuloj 5
Ĉefa insulo Kulaly
Tuta areo dep1f1
Mapo de la insularo Tjulenij
Mapo de la insularo Tjulenij
vdr

Administracie, la Insularo Tjulenij apartenas al la Provinco Mangistau de Kazaĥio. Ĝi estis nomita "Tjulenij" — kun la signifo "foko" — laŭ la nuntempe endanĝerita Kaspia foko.

La insuloj estis dekilarita Grava Birdareo kaj Nacia Protektita Zono (Ŝtata Rezervejo). Estas grandaj koncentroj de mevoj kaj birdoj de humidejoj, kiel fulikoj, anasoj, cignoj, egretoj, kaj aliaj vadbirdoj en la arkipelago dum ties nestoperiodo. La Insularo Tjulenij estas ankaŭ grava reproduktejo por la Sandviĉa ŝterno (Sterna sandvicensis).

Mapo de 1721 de Van Verden de la Kaspia Maro en kiu Kulali estas la nura insulo de la arkipelago kiu estas nomita.
La arkipelago estas nomita laŭ la Kaspia foko (Pusa caspica)

Referencoj redakti

  1. Igor S. Zonn, Aleksey N Kosarev, Michael H. Glantz & Andrey G. Kostianoy, The Caspian Sea Encyclopedia

Eksteraj ligiloj redakti

44° 55′ N 50° 22′ O / 44.917 °N, 50.367 °O / 44.917; 50.367 (mapo)