Insuleto (geografio)

malgranda insulo

Insuleto estas eta insulo kie normale ne vivas homoj kaŭze de sia eta amplekso.

Insuleto kontraŭe de la marbordoj de Tajujo.
Krut-roka insuleto je la okcidenta marbordo de Suðuroy, Ferooj.

La insuletoj ofte entenas grandan biodiversecon ĉar homoj aŭ de ili enmetitaj predantoj ne ĝenas la naturajn flaŭron kaj faŭnon. Ofte ili administre estas kunigitaj al pli granda insulo aŭ insularo.

Eblas ke ĝi troviĝas marmeze aŭ apud pli granda insulo. Golfo Halong en Vjetnamujo tiele konstituas milojn da insuletoj. La insuloj Chausey, en Normandujo, nombras ĉirkaŭ cent insuletojn. Insuleto ankaŭ povas troviĝi en riverujolagujo, kiel Insularo de Mil-Insuletoj en Sankt-Laŭrenco.

Tipoj redakti

Oni distingas jenajn tipojn :

  • Rok-kliforok-insuleto – estas insuleto konsistante el roko kiu troviĝas enmare; ĝi estas neloĝata kaj havas minimuman vegetaĵaron. Fifama mezmara rok-klifo estas Rockall en norda Atlantika Oceano.
  • Alta sablobenko estas sabla insuleto. Kiam sablobenko tajde aŭ regule subakxiĝas, oni prefere parolu ne de insuleto sed nur de sablobenko.
  • Krut-roka insuletomar-paliso ( angle : (sea) stack ) – estas maldika vertikal-roka insuleto kiu elstaras super akvoebeno. Mar-palisoj karakterize formiĝas en horizontale stratumigitaj sedimentaj petrojvulkanaj rokoj, precipe ĉe kalkoŝtonaj klifoj.
  • Neĉefa insuleto – apartenas al pligranda insuleto aŭ insulo. Simile, ia elstaranta tereno en atolo estas ankaŭ nomata insuleto.
    • Tajda insuleto ( kaj tajda insulo ) – Ofte insulo aŭ insuleto kiuj troviĝas apud kontinenta areo, estas al ĝi konektita dum basa tajdo kaj izolita dum alta tajdo.
  • Rivera insuleto – estas insuleto en riverujo.
  • Laga insuleto - estas insuleto en lago.