Insulinsimilaj kreskofaktoroj

La insulinsimilaj kreskofaktoroj (angle Insulin-like growth factors (IGF)) estas polipeptidoj, kiuj montras grandan sekvenchomologion al insulino. La IGF-oj estas partoj de kompleksa sistemo, kiujn la korpoĉeloj uzas por komuniki kun ilia ĉirkaŭo. Tiu sistemo - nomata ofte kiel IGF-akso- konsistas el du membranreceptoroj (IGF1R kaj IGF2R), du ligandinoj, grupo de ses IGF-ligproteinoj (IGFBP 1-6), same kiel el kelkaj IGFBP-asociitaj proteazoj.

modelo de IGF-1

Funkciado redakti

Insulin-like growth factor 1 (IGF-1), ankaŭ nomata Somatomedin C, estas kreskohormono, kies strukturo tre similas al tiu de la insulino. Ĝin produktas ĉefe en la hepato per stimulado per GH (Growth Hormone, kreskohormono, somatotropino). IGF-1 gravas en la malfrua ĉelevoluo pri maksimado de la kresko.

Insulin-like growth factor 2 (IGF-2), ankaŭ nomata Somatomedin A, havas gravan rolon ĉe la frua ĉelevoluo.