Insulo

tero, pli malgranda ol kontinento, ĉirkaŭita de akvo

Insulo estas tero ĉirkaŭata de akvo. Tre ofte insuloj estas grupigitaj en insularoj.

Difino redakti

Insulo estas areo de tero, ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj per akvo de oceanoj, maroj, lagoj kaj riveroj. Insuloj diferencas de kontinentoj laŭ siaj modestaj ampleksoj. Ekzistas solaj insuloj aŭ grupoj de insuloj, t.n. arkipelagoj. Oni distingas insulojn kontinentajn (kiuj apartiĝis de kontinentoj) disde vulkanaj, koralaj k.a.. Estas ankaŭ artefaritaj insuloj.

Geografiaĵoj redakti

Plej grandaj insuloj redakti

(surfaco, mil kv.km)

Nomo Surfaco Nomo Surfaco
Gronlando 2.176 Britio 216
Nov-Gvineo 785 Ellesmere-insulo 213
Borneo 734 Viktoria Insulo 212
Madagaskaro 590 Sulaveso (Celebeso) 170
Bafina Insulo 476 Suda Insulo (Nov-Zelando) 150
Sumatro 434 Javo 127
Honŝuo 227 Norda Insulo (Nov-Zelando) 115

Plej grandaj insularoj redakti

(surfaco mil kv.km)

Nomo Areo Situo
Grand-Sunda Insularo 1500,0 Hinda Oceano, Javo, Sulavesa, Banda Maroj Brita
Kanada Arkta Insularo 1335,5 Arkta Oceano
Japana insularo 370,0 Pacifiko, Japana k Orient-Ĉina Maroj
Brita insularo 325,0 Atlantiko k Norda Maro
Filipina insularo 300,0 Pacifiko, Filipina maro
Nov-Zelanda Insularo 268,7 Pacifiko, Tasmana maro
Grandaj Antiloj 209,0 Kariba maro
Malgrand-Sunda insularo 128,0 Hinda Oceano, Timora k Banda maroj

Plej multnombraj insularoj redakti

Akvelanda Insularo - Stokholma Insularo

Ceteraj gravaj insuloj kaj -aroj redakti

IrlandoIslandoSvalbardoKorsikoSicilioKretoHokajdoLuzonoMindanaoTimoroSrilankoTajvanoKiproKanaria InsularoHavaja InsularoKuboHaitioJamajkoPorto-Riko - Balearoj - Diaoyu-InsularoBiokoBismarkoj

Ekologio redakti

Ju pli aparta estas insulo disde aliaj aŭ disde ĉeftero, des pli grava estas la abundo de endemioj kaj de biodiverseco. Enkonduko de invadaj specioj, plej ofte fare de homoj ĉu vole ĉu nevole, tro ofte damaĝegas la ekologian bonfarton de insuloj. Dena R. Spatz kaj Nick D. Holmes analizas en artikolo de Unesko Kuriero la ciferojn pri abundo de endemioj kaj pri multe pli alta proporcio de formortoj de specioj en apartaj insuloj ol en ĉefteroj, ĉefe fare de invadaj specioj. Foje estas entreprenataj iniciatoj fare de registaraj agentejoj aŭ ekologiismaj asocioj. Statistikaj esploroj povas helpi pritaksi tiujn iniciatojn.[1]

En Esperanto aperis redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Dena R. Spatz kaj Nick D. Holmes, "Insuloj: Fragilaj montrofenestroj de biodiverseco", en Unesko Kuriero, numero 3 de Julio-Septembro 2021, eldonita de El Popola Ĉinio, "Restarigo de viv-diverseco, revivigi vivon", 58 pp. pp. 23-25.

Eksteraj ligiloj redakti