Insulo Babel estas el granito insulo, kun areo de 440 ha situanta ĉe la orienta marbordo de Insulo Flinders. Ĝi estas parto de la Insularo Furneaux, nome arkipelago ĉe la orienta pinto de la Markolo Bass, inter Viktorio kaj Tasmanio, Aŭstralio. Ĝi estis nomita tiel fare de Matthew Flinders pro la bruo fare de la tieaj marbirdoj.[1] Ĝi estas privata posedo.[2]

Aerial view from south east

Faŭno redakti

La grupo de la insulo Babel estas klasita kiel Grava Birdareo.[3] La insulo Babel mem estas hejmo de la plej granda kolonio de Fajnbeka pufino en la mondo, kun ĉirkaŭkalkulataj 2.8 milionoj da paroj, tio estas ĉirkaŭ 12% el la tutmonda populacio de tiu specio, kaj ĝi suferas ĉiujaran petrelidumon. Ĝi havas ankaŭ ĉefan kolonion de Blua pingveneto, kun 20,000 paroj. Same kiel ĉe la pufinoj kaj pingvenoj, aliaj marbirdoj kaj vadbirdoj registritaj kiel reproduktantaj sur la insulo estas la Blanka mevo, la Pacifika mevo, la Fulga hematopo kaj la Granda krestoŝterno. Ankaŭ Blankventraj maragloj reproduktiĝas en la insulo kaj Migrofalko nestumas sur la orientaj klifoj.[2]

Estas multaj indiĝenaj reptilioj kiuj reproduktiĝas kaj hejmas en tiu insulo.[2]

Referencoj redakti

  1. Flinders, Matthew (1814), A Voyage to Terra Australis, London: G. and W. Nicol , entry for 9 February, 1798
  2. 2,0 2,1 2,2 Brothers, Nigel; Pemberton, David; Pryor, Helen; & Halley, Vanessa. (2001). Tasmania’s Offshore Islands: seabirds and other natural features. Tasmanian Museum and Art Gallery: Hobart. ISBN 0-7246-4816-X
  3. IBA: Babel Island Group. Birdata. Birds Australia. Alirita 2011-05-19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-10-13. Alirita 2022-04-07.

Koordinatoj: 39° 56′ S 148° 19′ O / 39.933 °S, 148.317 °O / -39.933; 148.317 (mapo)