La Insulo Gunnison situantas ĉe la nordokcidenta kvarono de la Granda Sala Lago en la usona ŝtato Utaho , proksimume je 55 mejloj nordokcidente el Sallagurbo kaj ĉirkaŭ 6 mejlojn oriente de la okcidenta bordo de la lago. Ĝi estas proksimume 1 mejlon longa kaj duonmejlon larĝa, kaj estas konata ĉefe kiel grava birdarejo por la Amerika blanka pelikano (Pelecanus erythrorhynchus). Ankaŭ la Kalifornia mevo (Larus californicus) nestumas en la insulo, kaj eventualaj nestumantoj estas ankaŭ la Blucindra ardeo (Ardea herodias), la Komuna korako (Corvus corax), la Meksika falko (Falco mexicanus), kaj la Salpinkto (Salpinctes obsoltetus).[1]

Insulo Gunnison
insulo [+]

AkvejoGranda Sala Lago

Supermara alteco4 363 m [+]
Koordinatoj41° 20′ N, 112° 51′ U (mapo)41.339-112.858Koordinatoj: 41° 20′ N, 112° 51′ U (mapo)

Longo2 km (1 mi)
Larĝo0,8 km (0 mi)
Areo4,8 km² (480 ha)

Insulo Gunnison (Utaho)
Insulo Gunnison (Utaho)
DEC
Insulo Gunnison
Insulo Gunnison
Map
Insulo Gunnison
Vikimedia Komunejo:  Gunnison Island [+]
vdr

La tuta insulo estas administra areo de naturo nome Gunnison Island.[2] Aliro al la insulo estas limigita por eviti scivolemajn turistojn kiuj povas ĝenadi la reproduktantajn birdojn.[3]

Oni ĉirkaŭkalkulas, ke la populacio de la insulo Gunnison (ĉirkaŭ 10,000) konstituas ĉirkaŭ 10-20% el la tutmonda populacio de Amerika blanka pelikano; estas ankaŭ 15,000 Kaliforniaj mevoj kiuj reproduktiĝas en tiu insulo.[4][5]

Historio redakti

Notoj redakti

  1. [1] Arkivigite je 2012-02-18 per la retarkivo Wayback Machine. Low, Kay, kaj Rasmussen, "Recent Observations on the White Pelican on Gunnison Island, Great Salt Lake, Utah," The Auk, Vol 67, 1950.
  2. [2] Gunnison Island State Wildlife Management Area.
  3. [3] Arkivigite je 2006-03-11 per la retarkivo Wayback Machine Closure of Gunnison, Cub and Hat Islands Utah Division of Wildlife Resources.
  4. [4] Mr. Hall, The Great Salt Lake Page for Kids.
  5. [5] Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine Utah Code Annotated, 1984. Utah State Wildlife Policy.