La Insulo Orleano (france Île d'Orléans) estas insulo apud Kebeko, situanta ĉe la rivero Sankt-Laŭrenco.

Île d’Orléans
Satelita vido de la Insulo Orleano, centre la bildo.
Satelita vido de la Insulo Orleano, centre la bildo.
rivera insulo
Akvejo rivero Sankt-Laŭrenco
Geografia situo 46° 54′ N, 71° 0′ U (mapo)46.9-71151Koordinatoj: 46° 54′ N, 71° 0′ U (mapo) f1
Île d’Orléans (Kebeko)
Île d’Orléans (Kebeko)
DEC
Île d’Orléans
Île d’Orléans

Map

Longo 34 kmf2
Larĝo 8 kmf3
Areo 191,78 km² f4
Plej alta loko 151 mf5
Loĝantaro 7 000
37 loĝ./km²
Ĉefa loko Saint-Pierre-de-l'Île-d'Orléans
vdr
La preĝejo Saint-Pierre-de-l'Île-d'Orléans.

Priskribo redakti

La 191,78 km2 granda insulo, havas longon de proksimume 34 km kaj larĝon de 8 km. 6900 homoj loĝas tie[kiam?]. Somere, pro la feriuloj kaj la sezonaj laboristoj, la loĝantaro duobliĝas. Oni trovas la faman preĝejon Saint-Pierre-de-l'Île-d'Orléans, la plej malnova preĝejo de la insulo.

Estas la ponto de la Insulo Orleano, inaŭgurita la 6-an de julio 1935, kiu ligas Kebekon kaj la Insulon Orleano per Beauport kaj Saint-Pierre-de-l'Île-d'Orléans.

Geografio redakti

La regiona graflanda magistrato de L'Île-d'Orléans entenas la insulon kaj la jenajn ses magistratojn:

  • Sainte-Famille
  • Saint-François-de-l'Île-d'Orléans
  • Saint-Jean-de-l'Île-d'Orléans
  • Saint-Laurent-de-l'Île-d'Orléans
  • Sainte-Pétronille
  • Saint-Pierre-de-l'Île-d'Orléans

Insulo Orleano kaj Kebekia kulturo redakti

Pluraj kebekiaj kantistoj faris kanton kun inspiro de la insulo Orleano:

  • Yves Duteil faris referencon al la insulo kun sia kanto La langue de chez nous.
  • Félix Leclerc faris kanton Le Tour de l'île.
  • Jean-Pierre Ferland estis inspirata de la insulo per la kanto Chanson pour Félix
  • Sylvain Lelièvre same agis kun la kanto Le fleuve
  • Monique Leyrac faris same kun la kanto La fille de l'île

Bildaro redakti