Insulo Roca Partida

Roca Partida [ROka parTIda] (Dispartigita Roko) estas la plej malgranda kaj malloĝebla insulo de la Insuloj Revillagigedoj, Meksiko. Reale temas pri insuleto kun maksimuma alto de 35 msm kiu estas je 19º 00' de norda latitudo kaj 112º 05' de okcidenta longitudo. Ĝi havas maksimuman longon de 245,56 m kaj larĝon de 73,37 m, kun areo de 0,014 km². La rokinsulo estis malkovrita en historia epoko en 1542 fare de la hispana navigisto Ruy López de Villalobos.

Insulo Roca Partida
insulo [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj19° 0′ N, 112° 4′ U (mapo)19-112.072222Koordinatoj: 19° 0′ N, 112° 4′ U (mapo)
Areo0,003 km² (0 ha) [+]
Loĝantaro0 [+]

Insulo Roca Partida (Meksiko)
Insulo Roca Partida (Meksiko)
DEC
Insulo Roca Partida
Insulo Roca Partida
Map
Insulo Roca Partida
Vikimedia Komunejo:  Roca Partida [+]
vdr
La plej alta nordokcidenta pinto de Roca Partida kun la sudorienta pinto nevidebla.
Fronta vido de Roca Partida.

Tiu neloĝata insulo enhavas tre malgrandan areon, kaj multaj subakvistoj rangigas ĝin inter la plej belaj subakvejoj en Meksiko. Subakvistoj devas ricevi permeson el la Meksikaj Armitaj Fortoj por veni en tiun militistan zonon.

Roca Partida ne havas grundon taŭgan por la kresko de surtera vegetaĵaro, kaj ankaŭ ne estas amfibioj, nesalakvaj fiŝoj nek reptilioj.

18° 59′ 50″ N 112° 03′ 54″ U / 18.99722 °N, 112.06500 °U / 18.99722; -112.06500 (mapo)

Eksteraj ligiloj redakti