Insuloj Trindade kaj Martim Vaz

La insuloj Trindade (Triunuo) kaj Martim Vaz formas malgrandan arkipelagon de Brazilo je 1200 km oriente de la urbo Vitória en Suda Atlantika Oceano, apartenanta al la ŝtato Espirito-Santo. La insuloj, kun areo 10,4 km², estas neloĝataj, escepte pro soldataro de la Brazila Armeo, de 32 integrantoj. La grupo estas komponata de la insulo Trindade, la plej granda insulo kun areo de 10.1 km², kaj la insuloj de Martim Vaz, 47 km oriente, kun areo de nur 0.3 km² (30 ha), kunformitaj siavice per kvar insuloj. La distanco kiu separas Trinidade de la insuloj de Martim Vaz estas de 30 km.

Insuloj Trindade kaj Martim Vaz
grupo de insuloj • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Lando Brazilo

Supermara alteco620 m [+]
Koordinatoj20° 31′ 0″ S, 29° 5′ 0″ U (mapo)-20.516666666667-29.083333333333Koordinatoj: 20° 31′ 0″ S, 29° 5′ 0″ U (mapo)

Areo10,4 km² (1 040 ha) [+]
Nombro de insuloj4
Ĉefa insuloTrindade

Loĝantaro0
HorzonoUTC-02:00 [+]

Insuloj Trindade kaj Martim Vaz (Brazilo)
Insuloj Trindade kaj Martim Vaz (Brazilo)
DEC
Insuloj Trindade kaj Martim Vaz
Insuloj Trindade kaj Martim Vaz

Insuloj Trindade kaj Martim Vaz (Espirito-Santo)
Insuloj Trindade kaj Martim Vaz (Espirito-Santo)
DEC
Insuloj Trindade kaj Martim Vaz
Insuloj Trindade kaj Martim Vaz
Map
Insuloj Trindade kaj Martim Vaz
Vikimedia Komunejo:  Trindade and Martin Vaz [+]
vdr
Insulo Trindade.

La malgranda setlejo de la Brazila Mararmeo estas en la oriento de la insulo Trindade, nome en Enseada dos Portugueses. Ĝi estas la plej fora loko de Brazilo, je 1025 km de la mararmea soldataro de la insulo Santa Bárbara. La insuloj atingas maksimuman alton de 600 m super marnivelo en Trinidade. Tiu insulo havas nombrajn vulkanajn centrojn. La vulkana aktiveco plej ĵusa okazis ĉirkaŭ 50 000 jarojn en la vulkano Rompeolas en la plej sudorienta punkto de la insulo.

La insuloj de Martim Vaz estas la plej orienta punkto de la kontinento, kaj estas unu de la du unuaj lokoj de la kontinento kiu vidas la aperon kaj malaperon de la suno.