Citaĵo
 Insultoj estas vortoj, uzeblaj por ofende alparoli homon aŭ ofende priskribi aĵon aŭ situacion 
— Renato Corsetti

En PIV oni diras, ke insulti estas esprimi sian malbonhumoron per krudaj paroloj, ofendi per malĝentilaj, maldecaj vortoj.[1]

En kritikaro kontraŭ Esperanto foje oni argumentas ke ĝi ne estas vere viva lingvo, pri kio ekzemplo estas la fakto ke per Esperanto oni ne povas paroli pri difinitaj altnivelaj temoj aŭ ke oni ne povas insulti, kio sube aperas kiel tuta malvero.

Ekzemploj redakti

Jen iom da insultoj por ofende alparoli aŭ priskribi homon:

aĉulo, fiaĉulo, fi-homo (kontraŭ homo pro fizika aŭ morala malboneco), arogantulo (pro troa memfido), azeno, fojn-kapulo, malsaĝulo, sencerbulo, senkapulo, stultulo, ŝtipo, napokapo (pro stulteco), babilulo (pro troa parolemo), bandito (pro rabemo, eksterleĝaj agoj), besto (pro krudeco, malklereco, stulteco), bird-timigilo (pro ĝeneco, tedemo, malbelega aspekto), bruto, malhomo (pro krueleco), ĉarlatano (pro trompado de la publiko), ĉiesulino, hundino, kotulino, putino, stratulino (kontraŭ virino pro malmorala konduto), kapro (kontraŭ viro pro maldeca konduto), elefanto, urso, tanko (pro malgracieco, peza krudeco en movoj), faŝisto, brunulo, ruĝbrunulo (pro reakciaj politikaj ideoj), fi-lertulo (pro trompemo), fiulo (pro fia konduto), frenezulo, kreteno, idioto (pro neracio), fripono (pro ruza trompemo, malico), fuŝulo, sentaŭgulo (pro malkapablo), huligano (pro kontraŭsocia konduto), hundaĉo (pro fieco), kanajlo (pro malnobla friponeco), klaĉulo (pro disbabilado pri aliaj homoj), monstro (pro malbeleco, krueleco), murdisto (pro krueleco, krimeco), naŭzulo (pro mallogo, abomeneto, tedego), parazito (pro paraziteco, fieco), porko (pro manĝemo, malpureco, abomenindeco), rabisto (pro krimaj agoj), ruzulo, vulpo (pro ruza elturniĝemo), serpento, bofronto (pro malico, perfidemo), ŝovinisto (pro troa glorado de sia nacio), blinkenbergo (pro kontraŭesperantisteco), volapugisto (pro stulteco: kombino de volapukisto kaj pugo).[2]

En literaturo redakti

Belan ekzemplon de insultoj prezentas epizodo el la Dua Rabista Fabelo de Karel Čapek esperantigita de Josef Vondroušek:

La trian fojon veturis Lotrando sur ŝoseo al Náchod kaj atendis, kian predon alportos hazardo al li. Jen veturas, veturas veturileto kovrita per baŝo, kaj en ĝi bazarulo veturigas al vendoplaco en Náchod nurajn marcipanajn korojn. Kaj denove la juna Lotrando baras la vojon kaj krias: "Homo, kapitulacu, mi estas rabisto." Nome, tion instruis al li la hirta Vincento.
La bazarulo haltis, gratis sin sub la ĉapo kaj poste levetis la baŝon de la veturilo kaj diris internen: "Edzino, estas ĉi tie iu sinjoro rabisto."
Tiam disfaldiĝis la baŝo kaj el la veturileto elrampis maljuna dika sinjorineto, apogis la manojn je la koksoj kaj eksputis je la juna Lotrando: "Ci antikristo, ci arkilatrono, ci Babinský, ci bandito, ci Barabaso, ci baŝibozuko, ci besto, ci brokantulo, ci cigano, ci diablofloro, ci diablulo, ci diboĉulo, ci durkorulo, ci ekscesulo, ci fantomo, ci feroculo, ci fihomo, ci fikaraktero, ci fiulo, kion ci aŭdacas, tiel ataki honestajn kaj bonkonukataj homojn?"
"Pardonu, damo," flustris Lotrando konsternite, "mi ne supozetis, ke en la veturilo estas damo."
"Memkomprene, estas," daŭrigis la bazarulino, "kaj kia damo, ci fripono, ci Goljato, ci gorĝotranĉulo, ci Herodo, ci homtrompulo, ci huligano, ci incediisto, ci indiano, ci insidulo, ci iu, ci Judaso, ci Kaino, ci kanajlo!"
"Mi petas milfoje pardonon, ke tiel mi timigis vin, sinjorino," ekskuzis sin Lotrando en la plej teruraj embarasoj. "Treŝarme, madame, silvuple, mi certigas vin pri mia plej humila bedaŭro, ke - ke - "
"Paku cin for, ci kanibalo," kriis la respektinda damo, "alie mi diros al ci, ke ci estas kriminalulo, krimulo, kruelulo, latrono kaj lucifero, mahometano, malbelulo, malbonulo, malhumanulo, malornamo, malsakrulo, kaj mavulo, monstro, mortiganto kaj murdulo, pirato, plagulo kaj protofripono, protokanajlo, rabisto, rabiulo kaj ribelulo kaj Rinaldo Rinaldini - "
La juna Lotrando jam ne plu aŭdis, ĉar li ekfuĝis kaj haltis nur en Brendy; kaj ankoraŭ ŝajnis al li, ke vento portas post lin ion kiel: "- sangavidulo, satano, sendiulo kaj senkorulo, sentaŭgulo kaj ŝtelemulo, tataro, tigro, trompulo, turko kaj vampiro kaj vulgarulo "

En la "Vivo de Lanti" de Ed Borsboom aperas kurioza kaj amuza priskribo de la 11a SAT-kongreso kie ne nur oni aludas al la arda diskutaro, sed ankaŭ al la akra batalemo insulta de kelkaj partoprenantoj:

 
 La akra kontraŭstaro riĉigis la protokolojn per insultaj esprimoj, tiel dezirataj pro la tro eta sakra terminaro en Esperanto. Ne sen kaŭzo oni nomis la XI-an la batalkongreso. La arda disputado aldone pruvis la nerefuteblan vivantecon de la Internacia Lingvo. 
— Ed Borsboom

[3]

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri insulto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[4]:

  •  
     Insulto ne algluiĝas. 
  •  
     Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas. 
  •  
     Ne rapidu insulti, volu aŭskulti. 

Referencoj redakti

  1. [1]
  2. (Citaĵo el Vojaĝo en Esperanto-lando, leciono 17, komento 17)
  3. Ed Borsboom, Vivo de Lanti, Parizo, SAT, 1976, paĝo 111. En sekva citaĵo el la protokolo aperas kiel insultoj fripono, fikanajlo, faŝisto, mensogulo, burĝo, skismiganto, trompisto, socialfaŝisto ktp.
  4. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-08.

Eksteraj ligiloj redakti

Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.