Integrita transporta sistemo de la Sudmoravia regiono

Integrita transporta sistemo de la Sudmoravia regiono (ĉeĥa mallongigo estas IDS JMK) estas integrita transporta sistemo en la Sudmoravia regiono. De la julio 2010 estas tuta regiono integrita. Nuntempe estas sume 330 linioj, de tio 25 trajnaj linioj, 11 tramaj linioj en Brno, 13 trolebusaj linioj en Brno. Kelkaj busaj linioj estas ankaŭ en Blansko, Břeclav, Hodonín, Kyjov, Vyškov, Znojmo[1].

Tarifaj kondiĉoj redakti

Baza regulo estas: iu ajn bileto validas por iu ajn buso, trajno, tramo aŭ trolebuso. Tio signifas, ke oni povas aĉeti bileton por buso de Brno, per ĝi veturi al Hodonín kaj tie ankoraŭ uzi per sama bileto publikan transporton (kompreneble devas ankoraŭ validi tempa valideco de bileto). Simile eblas aĉeti bileton de Hodonín al Brno por trajno kaj en Brno ankoraŭ uzi publikan transporton.

La sistemo estas dividita en zonojn. Ĉiam oni devas havi bileton por zonoj, tra kiuj vi veturas (tio gravas por monataj biletoj - por unuopaj vojaĝoj egalas, la prezo ĉiam sama laŭ nombro de zonoj). Eblas aĉeti biletojn por unu vojaĝo, unutagan kaj plitagajn biletojn. Krome oni povas aĉeti ankaŭ karton por unu, tri aŭ dekdu monatoj.

Listo de transportistoj redakti

Konektoj eksterlanden redakti

Krom konektoj en Sudmoravia regiono estas tri busaj linioj, kiuj veturas eksterlanden. Unu linio veturas tra Skalica en Slovakio, dua linio veturas al Laa an der Thaya en Aŭstrio.

En majo 2014 estis lanĉita busa linio al Drosendorf en Aŭstrio kiel plilongigo de linio 816 de Znojmo al Vratěnín. Jam antaŭe en marto 2014 estis plilongigita trajna linio S91 (Hodonín - Velká nad Veličkou) al Myjava. De junio 2016 ekzistas du buslinioj 555 kaj 580, kiuj veturas ĝis aŭstria urbo Poysdorf en distrikto Mistelbach[2].

De decembro 2019 eblas veturi per trajna linio ĝis Retz.

Notoj kaj referencoj redakti


Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti