Intelekta malkapablo

La intelekta malkapablo estas kolektiva nocio, kiu signifas, ke la intelekto de la subjekto profunde situas sub la averaĝa intelekto.

Detale redakti

La difino de la intelekta malkapablo estas malfacila. Laŭ la medicino ĝi estas la malpliigo de la inteligencio, kaj ĝi estas profunda lerna perturbo. Aliaj difinoj koncentras al la rilato de la homo kaj lia ĉirkaŭaĵo.

La BNO-10 havas tri kriteriojn por la intelekta malkapablo:

  • La intelekto estas signifike sub la averaĝo (la IQ estas maxime 70)
  • Ĝi komenciĝis en la infaneco (sub 18 jaroj)
  • La deficito de la adaptiva funkciado en pliaj aspektoj de la komunikado, memprizorgo, familia vivo, sociaj kapabloj, memdisciplino, lernado, laboro, amuziĝado, sano, higieno, kaj sekureco.

Plej ofte oni konsideras la subjekton intelekte malkapabla, se la inteligencio de la subjekto estas malpli ol 70 IQ poentoj.

Pli frue oni dividis la intelekte malkapablulojn laŭ intelekto en tri grupoj, kaj donis nomojn al tiuj grupoj, kiujn oni poste pli kaj pli taksas ofendaj. Nuntempe oni uzas plian, kvar, kvin, aŭ ses klasojn laŭ la limo de la malkapablo. La limoj estas 80, 70, 50, 35 kaj 25 IQ-poentoj. Plej ofte kiu estas severe intelekte malkapabla, tiu havas ankaŭ alian, aŭ aliajn malkapablojn.

Oni nomas la (partan) perdon de la intelektaj kapabloj demenco, kiu povas esti okazita per malsanoj aŭ per traŭmato de la cerbo.

Simptomoj redakti

La plej evidentaj simptomoj estas la lernaj problemoj, kaj la tre malrapida evoluo de la infano sentimente, intelekte kaj sociale, kaj la malbona kapablo de la abstraktado. La intelektan malkapablon karakterizas en la infaneco malbonaj motoraj kaj lingvaj kapabloj, en la adolto multe subaveraĝa intelekto. Ĝi ofte akompanas aliajn perturbojn, ekzemple autismon, lernajn perturbojn, denaskajn malformojn de la cerbo, problemojn de la movado kaj la uzado de la lingvo. Ĝi ankaŭ efikas al la komunikado kaj la manipulado de la sentimentoj.

La intelekte malkapabluloj povas vivi tiom da jaroj, kiel la kapabluloj. Se la intelekta malkapablo estas kaŭzita de ia simptomo, la malsanulo havas aliajn sanajn problemojn, kiuj mallongigas la vivon.

Ankaŭ intelekte kapabluloj povas ŝajni intelekte malkapabla pro la cirkonstancoj, kiel manko de la amo, milito, neglekto, submotivado aŭ manko de la lerno. Oni nomas la subjekton pseŭdodebilan.[1] Estimi la inteligencion de la mutuloj estas tre malfacila por ilia malefektiva komunikado. Ankaŭ la ekspertuloj eraras ofte kaj ege, ĉar malestas la ĉefa komunika medio.

Oni mezuras la intelekton per testoj de la inteligento. Oni ne povas fari testojn, kiuj estus sendependa de la kulturo. En la historio kaj en iuj lokoj oni facile misuzis, aŭ misuzas tiujn testojn, se mezuras la intelekton de la enmigrantoj, aŭ malplimultuloj, kiuj vivas laŭ ilia propra kulturo, kiu ege diferencas de la kulturo de la plimulto.

Laŭ de la Mental Health Act (1983, Anglujo kaj Wales) la malevoluinta intelekto estas la tre malrapida aŭ nekompleta evolvado de la intelekto, al kiu apartenas la signifike aŭ grave limigita inteligenco kaj socialaj kapabloj, kaj la agresiva aŭ malresponsa konduto de la subjekto.

Parolado redakti

La parolado de la plej pli intelekte malkapablulo estas malneta, kiu dependas de la graveco de la intelekta malkapablo. La milde intelekte malkapabluloj povas paroli ankaŭ sen eraroj, kaj la plej pli grave intelekte malkapablaj estas mutaj, kaj komunikas per sonoj, signoj kaj interŝanĝado de la bildoj. Estas ankaŭ esceptoj, kiel la sindromo de Williams. Oni povas malfacile korekti tiujn parolerarojn, kiuj povas esti multspeca. Por tiu oni povas facile subestimi la intelekton de la paroleraruloj. Ofte la meze intelekte malkapabluloj ankaŭ komencas paroli malfrue, kaj havas limigitan gramatikon kaj vortostokon.

Kaŭzoj redakti

Al ĝia kaŭzoj apartenas iuj internaj faktoroj, kiuj estas plej ofte genetikaj. Tia estas la Down-sindromo, la Sotos-sindromo aŭ la Cri du chat sindromo.

La eksternaj faktoroj estas akiritaj; ili povas esti misokazaĵoj, sufokiĝado dum la naskiĝado, aŭ meningito.

Oni ofte ne povas determini la kaŭzon. La jura punigado de la gepatroj povas malhelpi la fruan evolvigadon.

Konsekvencoj redakti

Al la intelekta malkapablo ofte aligas aliaj malkapabloj, ekzemple al parta aŭda malkapablo, aŭ movmalkapablo. Multaj el la intelekta malkapabluloj estas ankaŭ epilepsiaj. Tiuj faras la vivon pli komplika.

La konsekvencoj dependas de la severo de la malkapablo kaj de la homoj vivantaj ĉirkaŭen. La milde intelektaj malkapabluloj povas labori, kaj vivi memstare; la severe malkapablaj estas institutionitaj post la morto de la gepatroj. En iuj regionoj la homoj ne akceptas la intelektajn malkapablulojn; la integradon malhelpas antaŭjuĝoj. Ili estas intersanĝitaj kun la psikiatriaj malsanuloj; oni pensas, ke ili estas danĝeraj, kaj timas.

Evolvigado redakti

Multe povas helpi la frua evolvigado. Depende de la regiono ili estas instruitaj separate, aŭ inkluzive. La separitaj lernejoj instruas laŭ la instruplano por la intelektaj malkapabluloj, kiu akomodigas al la severeco de la malkapablo de la lernantoj. La inkluziva instruado povas helpi la integracion, sed estas pli kompleksa bone instruadi jene, ol ĉe la separitaj lernejoj. Bone farita ĝi multe pli helpas la evolvigadon.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. http://www.kliniken.de/lexikon/Medizin/Kinderheilkunde/Pseudodebilit%C3%A4t.html[rompita ligilo]
  2. Buckley SJ, Bird G. Education for individuals with Down syndrome - An overview. Down Syndrome Issues and Information. 2000.

Fontoj redakti