Inteligencio[1] (el intelligentsia, de la latine intelligentia) estas socia grupo komponita de personoj enmetitaj en kompleksaj agadoj kaj mensaj kaj kreivaj orientitaj al disvolvigo kaj la disvastigo de kulturo, inklude intelektulojn kaj socialjn etosojn proksimajn al ili. La termino estis adaptita de la ruse интеллигенция (transliterumita kiel intelliguéntsiya), aŭ de la pola. Ambaŭ siavice derivas el la franca vorto "intelligence". Dekomence, tiu termino estis aplikita en la kultura kunteksto de Pollando, Rusio kaj poste, de la Sovetunio, kaj havis pli mallarĝan signifon baze sur la memdifino de ia kategorio de intelektuloj.

La filozofo Karol Libelt identigis la inteligencian statusklason kiel asocia kun la socia progreso.
La rusa verkisto Pjotr Boborikin difinis inteligencion kiel la administrantoj de socio kaj kreantoj de alta kulturo.

Inteligencio estas statusa klaso de kleraj homoj engaĝigitaj en kompleksaj mensaj taskoj kiuj kritikas, gvidas, kaj kondukas en la formado de la kulturo kaj la politiko de sia socio.[2] Kiel statusa klaso, inteligencio inkludas artistojn, instruistojn kaj akademiulojn, verkistojn, kaj literaturistojn.[3][4] Individuaj membroj de inteligencio estas konata kiel intelektuloj.

La inteligencia statusklaso aperis fine de la 18-a jarcento, en la tiama rus-kontrolita Pollando, dum la epoko de la Pola Dispartigo (1772–95). En la 19-a jarcento, la pola intelektulo Bronisław Trentowski stampis la terminon intelligentcja (intelektuloj) por identigi kaj priskribi la edukitan kaj profesie aktivan socian tavolon de patriota burĝaro kiu estus la kultura estraro de Pollando, tiam sub la aŭtoritatema reĝimo de la caro de la rusia imperio, de la fino de la 18-a jarcento ĝis la komenco de la 20-a jarcento.[5]

En Rusio, antaŭ la Bolŝevika Revolucio (1917), la termino intelligentsiya priskribis la statusan klason de edukitaj personoj kies kultura kapitalo (lernejo, edukado, klerigado) ebligis al ili entrepreni praktikan politikan estrecon.[6]

Praktike, la statuso kaj socia funkcio de la inteligencio variis depende de la socio. En Orienta Eŭropo, intelektuloj estis senigitaj de politika influo kaj aliro al la efektivaj leviloj de la ekonomia disvolvigo; la inteligencio estis flankenmetita en la funkciula periferio de siaj socioj. Kontraste, en Okcidenta Eŭropo, speciale en la industrilandoj de Germanio kaj Granda Britio, la Bildungsbürgertum (klera burĝaro, vidu Bildungsroman) kaj la britaj professions definis rolojn kiel publikaj intelektuloj en siaj socioj.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. "Klaso de la intelektuloj-reformistoj en la cara Rusio de la 19a jc. Tiu parto de nacio, kiu strebas al sendependa libera penso. Sin. intelektularo." PIV NPIV Alirita la 28an de Februaro 2021.
  2. Pascal Ory kaj Jean-François Sirinelli, Les Intellectuels en France. De l'affaire Dreyfus à nos jours (Intelektuloj en Francio: El la Dreyfus Afero al niaj tagoj), Parizo: Armand Colin, 2002, p. 10.
  3. Williams, Raymond. Keywords: A Vocabulary of Culture and Society (1983) Rev. Ed., p. 170.
  4. 4,0 4,1 Kizwalter, Tomasz (Oktobro 2009). trad. de Agnieszka Kreczmar. "The History of the Polish Intelligentsia" (PDF file, rekta elŝuto). Acta Poloniae Historica: 241–242. ISSN 0001-6829. Alirita la 28an de Februaro 2021. "Jerzy Jedlicki (eld.), Dzieje inteligencji polskiej do roku 1918 [Historio de la Pola Inteligencio ĝis 1918]; kaj: Maciej Janowski, Narodziny inteligencji, 1750–1831 [Apero de Inteligencio, 1750–1831]."
  5. Billington, James H. Fire in the Minds of Men (0000), p. 231.
  6. Oxford English Dictionary, p. 1387.

Bibliografio redakti

  • Li Yi. 2005. The Structure and Evolution of Chinese Social Stratification. University Press of America. ISBN 0-7618-3331-5
  • Roach, John. "Liberalism and the Victorian Intelligentsia." Cambridge Historical Journal 13#1 (1957): 58-81. online.
  • Boborikin, P.D. Russian Intelligentsia En: Russian Thought, 1904, # 12 (en rusa; Боборыкин П.Д. Русская интеллигенция// Русская мысль. 1904. No.12;)
  • Zhukovsky V. A. From the Diaries of Years 1827–1840, En: Our Heritage, Moscow, #32, 1994. (en rusa; Жуковский В.А. Из дневников 1827–1840 гг. // Наше наследие. М., 1994. No.32.)