Intelligenzaktion

Intelligenzaktion (Intelektul-kampanjo) konata ankaŭ kiel Flurbereiningung (Operaco de Grundo-Purigo) aŭ Direkteaktion (pole: akcja bezpośrednia) en Pomerio – kriptonimo de genocido de pola intelektularo (gvidantaj sociaj klasoj, ĉefe instruistoj, pastroj, bien-posedantoj, liberaj profesioj, sociaj kaj politikaj aktivuloj kaj eksmilitistoj) sur la teritorio de enkorpigitaj al Tria Regno teritorioj de Pollando, plenumata de la germana invado en Pollandon ĝis aprilo 1940 (kun rompoj eĉ ĝis 1943). Dum la operaco germanoj laŭplane kaj metode pafekzekutis ĉirkaŭ 50 mil personojn, kaj laŭvicaj 50 mil estis deportitaj al koncentrejoj, kion nur malmultaj postvivis. Tio estis parto de granda Generalplan Ost, kies celo estis biologia ekstermo de pola nacio, traktata laŭ pseŭdosciencaj kriterioj de la naziisma rasa politiko kiel "malgrandvalora".

La publika ekzekuto de polaj ostaĝuloj fare de germanoj en la Malnova Urbo Bydgoszcz dum la unuaj tagoj post la komenco de la Dua Mondmilito (la 9an de septembro 1939)
Memorigejo sur la iama amastombo en arbaro de Piaśnica (Masakro de Piaśnica).
La viktimoj antaŭ la ekzekuto en Piaśnica (Masakro de Piaśnica)
La amas-ekzekuto en Piaśnica (Masakro de Piaśnica)
La momento antaŭ la ekzekuto en Piaśnica (Masakro de Piaśnica)
La amas-ekzekutejo en Piaśnica (Masakro de Piaśnica)
La kadavroj de viktimoj en Piaśnica (Masakro de Piaśnica)
Intelektul-kampanjo, tio estis la germana agado kontraŭ la pola inteligencio en la komenco de la Dua Mondmilito en Pomerio
Deportado de infanoj fare de taĉmentoj de Einsatzgruppen
"Laboro" de taĉmentoj de Einsatzgruppen, kiuj estis establitaj fare de gvidantaj reprezentantoj de nazia Germanio jam antaŭ invado de Pollando

Simila kampanjo sur la teritorioj de Ĝenerala Gubernio estis Eksterordinara Ekstermiga Agado (Außerordentliche Befriedungsaktion), plenumata inter majo kaj julio 1940.

Sekreta rekomendo de Hitler redakti

  • 17.10.1939: En Berlino dum sekreta interkonsiliĝo Hitler parolante kun estro de Wehrmacht diris ke Ĝeneralan Gubernion oni devas trakti kiel "azilon" por poloj, judoj kaj aliaj "homaĉoj" de malnovaj kaj novaj areoj de Tria Regno, ke "ni devas preventi renaskiĝon de pola intelektularo kiel gvidanta tavolo. En la lando oni devas teni malaltan vivnivelon; ni volas ĉerpi de tie nur laborentriforton"

Regionaj etapoj de Intelligenzaktion redakti

Genocida koncentriĝo de tri operacoj antaŭ alproksimiĝanta sendependec-datreveno redakti

9.11.1939: Dum la germana okupado de Pollando okazis amasaj arestoj kadre de la Intelektul-kampanjo kontraŭ polaj intelektuloj: en Krakovo oni arestis 120 personojn (senditaj al koncentrejo Sachsenhausen), en Lodzo 1 500 polojn kaj judojn surbaze de la Speciala Kapt-ordona Libro de Poloj (ĝis la 11-a de novembro), kaj komenciĝis Intelektulkampanjo de Lublin (murdo de kelkcent juristoj, inĝenieroj, instruistoj kaj pastroj).

Bibliografio redakti

  • Andrzej Szcześniak: Generalplan Ost. Plan Zagłady Słowian (Generalplan Ost. Plano de pereigo de slavoj), Polskie Wydawnictwo Encyklopedyczne, Radom 2001, ISBN 83-88822-03-9.
  • Maria Wardzyńska: "Intelligenzaktion" na Warmii, Mazurach oraz Północnym Mazowszu (Intelligenzaktion en Varmio-Mazurio kaj norda Mazovio). Główna Komisja Ścigania Zbrodni Przeciwko Narodowi Polskiemu. Bulteno de Instituto pri Nacia Memoro n-ro 12/1, 2003/2004, p. 38-42.
  • Maria Wardzyńska Był rok 1939 Operacja niemieckiej policji bezpieczeństwa w Polsce. Intelligenzaktion (Estis la jaro 1939. Operaco de germana sekura polico en Pollando. Intelligenzaktion), IPN Instytut Pamięci Narodowej, 2009 ISBN 978-83-7629-063-8.
  • Anna Meier "Die Intelligenzaktion: Die Vernichtung Der Polnischen Oberschicht Im Gau Danzig-Westpreusen" VDM Verlag Dr. Müller, ISBN 3-639-04721-4 ISBN 978-3639047219

Vidu ankaŭ redakti