Intensa agrikulturo

Intensa terkultivadoindustria agrikulturo estas agrikultura produkta sistemo karakterizita per la altaj necesoj de kapitalo, laboro, aŭ de teknologioj, kiel ekzemple insekticidoj kaj kemiaj sterkoj relative al la grunda areo.[1][2]

Plantejo intensa de kukurbeto.
Industria agrikulturo de kokoj

Ne estas intensa agrikulturo la Verda revolucio de 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, ĉar ĝi ŝanĝis nur la gradadon ene de etenda agrikulturo.

Tio estas kontrasta al multaj specoj de eltenebla agrikulturo kiel ekzemple ekologia agrikulturo aŭ etenda agrikulturo, kiuj implikas relative malaltan neceson de laboro, rilative al la areo de grundo, kaj kiuj celas konservadon de longdaŭra ekologia sano de kamparo, tiel ke ĝi povas esti farmata senfine, ĉar tiele oni uzas malmultajn kemiaĵojn.

Nuntempaj formoj de intensa kultivaĵo bazigis agrikulturon sur la uzado de mekanika plugado, kemiaj sterkoj, herbicidojn kaj/aŭ insekticidojn. Ĝi estas rilata al la kreskanta uzo de agrikultura mekanizado, kiu ebligis grandan pliiĝon en produktado, ankoraŭ drame pliigis median poluadon pro kreskanta erozio kaj venenante akvon per agrikulturaj kemiaĵoj.

Intensaj terkultivadaj praktikoj povas impliki tre altan nombregon da bestoj bredatajn sur limigita tero kio postulas grandajn kvantojn de manĝaĵo, akvo kaj medicinaj elementoj (postulataj por reteni la bestojn sanaj en malvastaj kondiĉoj).[2] Tre grandaj kaj intensaj brutaroperacioj (precipe priskribaj de oftaj brutobredadaj praktikoj ekzemple en Usono) ofte estas menciitaj kiel industria brutobredado[1][3][4] kaj estas kritikata fare de kontraŭuloj pro la malalta nivelo de bestprotektadaj standardoj[4][5] kaj rilataj poluo kaj temoj de sano.[6][7]

Notoj redakti