Inter-Esperanto, kromnomata Baza, estas projekto kreita en 2003 de Greg Hoover por esti komunikilo inter parolantoj de Esperantidaj lingvoj. Ĝi celis esti la DUA neŭtrala lingvo por internacia komuniko. Lia dua celo estas helpi la lernadon de aliaj planlingvoj kiel Esperanto.

Baza derivas sian vortprovizon kaj strukturon de Esperanto, sed malpliigis kvanton da vortoj (nur 450) kaj plisimpligis la gramatikon.

La projekto estas subaro de Esperanto, ĝi uzas la ĉapelitajn literojn, sed la /r/ ne ruliĝas. Ankaŭ la pluralo en -j estas uzata kaj ankaŭ la korelativoj. La korelativoj de Ido kaj Mondlango estas prezentitaj en tabelo, sed nur por referenco.

Eksteraj ligiloj redakti