Inter Milano

futbala klubo en Milano, Italio

Inter Milano, aŭ per plena nomo Football Club Internazionale Milano, estas sporta klubo situanta en Milano, Italio. La klubo estas tre konata pro sia futbala teamo. Ĝi estis fondita en 1908, kaj ĝi agadas kadre de la Federacio Italia de Futbalo, itale Federazione Italiana Giuoco Calcio (FIGC). La intenacia sporta klubo en marto 1908 fondiĝis pere de grupo de ĉagreniĝintaj membroj de la tiama klubo "Milan Cricket and Football Club", la nuntempa klubo A.C. Milan: en tiu klubo rajtis aktivi nur italoj, kaj la ĉagreniĝintaj sportemuloj, kiuj konsideris sin sennaciismaj mondcivitanoj, laŭ pasportoj ĉefe svisoj kaj italoj, volis sportan klubon vere internaciecan.

Inter
futbala klubo
Kluba nomo  Football Club Internazionale Milano S.p.A.
Kromnomo Inter
Fondita  1908
Stadiono  stadiono Giuseppe Meazza
Milano,  Italio
Kapacito  80 018
Prezidanto  Steven Zhang
Trejnisto  Simone Inzaghi
Ligo  Serie A
2022-23  3-a pozicio
Oficiala retejo  www.inter.it
Hejme
Ekstere
vdr

Internacie, la unua vira futbala teamo de la klubo Inter alie gajnis la unuan pozicion en la Ligo de Ĉampionoj de UEFA en 1963/64,1964/65 kaj 2009/10, la unuan pozicion en la Eŭropa Ligo de UEFA en 1990/91, 1993/94 kaj 1997/98, la unuan pozicion en la Interkontinenta Pokalo en 1964 kaj 1965, kaj la Kluban Mondpokalon de la internacia federacio FIFA en 2010. Nacie, Inter veniks 19 italajn ligojn. Konataj devene neitalaj membroj de tiu unua vira futbala teamo interalie estis la germano Lothar Matthäus, kiu en 1990 kaj 1991 iĝis monda futbalisto de la jaro, kaj la brazilano Ronaldo, kiu en 1997 kaj 2002 ricevis tiun honorigon.

Ĝia stadiono nomiĝas Stadio Giuseppe Meazza (San Siro), kiu disponas je pli ol 80.018 sidlokoj.

Aktuale, la trejnisto de la unua vira teamo estas Simone Inzaghi.

Eksteraj ligiloj redakti