Interaliancana milito romia

La Interaliancana milito romia (latine: Bellum Marsicum) inter 90-88 a.K. gravis ĉar post ĝi la nacioj de Italujo kunfandiĝis en la Latianoj.

Priskribo redakti

En 91 tribuno M. Livius Drusus renovigis la ideon de Gaius Sempronius Gracchus koncesii al ĉiuj italaj aliancanoj la ŝtatanecon romian. Post kiam la Romia senato malakceptis tiun peton kaj Drusus estis murdita, multaj italaj komunumoj ribelis. Estinte trompitaj jam plurfoje ili intencis formi novan federacian ŝtaton. En la ĉefurbo Korfinio - kiu nomiĝis tiam Italica - kunsidadis konsilantaro de 500 viroj el ĉiuj ribelantaj komunumoj. La ekzekutivan povon havis du konsuloj kaj 12 pretoroj.

La milito eksplodis en 91 en Asculum kaj estis ĝis 90 malavantaĝa por la Romianoj. La nombro de la ribeluloj kreskis; pro tio je la fino de la sama jaro danke al leĝo de konsulo Iulus Caesar (Lex Julia) donitis al ĉiuj fidelaj komunumoj kaj baldaŭ poste per leĝo de la du tribunoj Plautius kaj Papirius (Lex Plautia Papiria) al ĉiuj unuopuloj. Kondiĉo estis ke oni registriĝus en 60 tagoj ĉe la pretoro. Sekve la milito finitis en 89 ĉefe de Gnaeus Pompeius Strabo (patro de Pompeo) kaj de Lucio Kornelio Sulao. Sed la Samnitoj venkitis nur en la jaro 82-a ĉe batalo antaŭ la pordegoj de Romo.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 3. Leipzig 1905, p. 600, kio interrete legeblas tie ĉi.