Interhelpo (kooperativo)

kooperativo de laboristoj kaj bienistoj en Soveta Kirgizio

Interhelpo estis industria laborista kooperativo fondita en majo 1923 en Žilina (nun Slovakio) de esperantistoj kaj de idistoj por helpi konstruadon de la soveta Kirgizio. Dum la jaroj ekde 1925 ĝis 1932 forveturis el la fervojstacioj Žilina kaj Brno entute 1078 personoj (407 membroj de la kooperativo kaj 671 familimembroj) en kvar veturiloj. La kooperativo estis en Ĉeĥoslovakio registrita kiel "Interhelpo, ĝenerale produkta kaj konsuma kooperativo en Žilina" kun la statuto konfirmita de la ŝtataj organoj. En la stacidomo Žilina ekzistas pri tio ĉi ĝis nun memortabulo.

Simbolo de Interhelpo

Alexander Dubček (ĉefreprezentanto de la politika reviviĝo en 1968 antaŭ la soveta invado) estis partoprenanto de Interhelpo kiel infano, kune kun siaj gepatroj.

Interhelpo estis ankaŭ nomo de la lingvo, kiun parolis la kooperativanoj. Ili kredis, ke la lingvo de ilia nova patrujo estos Esperanto. Sed praktike poste temis pri "spontana Esperanto", en kiu estis krom la bazo el Esperanto ankaŭ vortoj el la lingvoj de la kooperativanoj (ĉeĥaj, slovakaj, germanaj, hungaraj, rusenaj) kaj iuj vortoj kirgizaj, uzbekaj, rusaj, ukrainaj, taĝikaj kaj tataraj.

La kooperativo konstruis vicon de entreprenoj "sur verda herbejo". En kirgizaj stepoj estis konstruitaj kaj funkciigitaj jenaj instalaĵoj:

Jam en la jaro 1925 estis Interhelpo oficiale proklamita kiel la plej bona kooperativo en Sovetunio. Dum la jaro 1934 ĝi partoprenis en industria produktado de Kirgizio per plenaj 20 procentoj.

Interhelpo estis likvidita en la jaro 1943. La membroj estis, paradokse, persekutataj kaj ekzekutitaj kiel malamikoj de la Stalina Sovetunio.

La nomon "Interhelpo" uzis ankaŭ ĉeĥa esperantisto Zdenko Křimský (iama sekretario de Ĉeĥa Esperanto-Asocio antaŭ la revolucio en 1989) por sia kooperativo, kiu daŭris ĝis minimume 1991 (donis skriban rekomendon por la ŝtataŭtoritato pri la tiam stariĝinta TEC en ĈSFR).

Eksteraj ligiloj redakti