Interkontinenta Pokalo

La Interkontinenta Pokalo - hispane Copa IntercontinentalCopa Europea-Sudamericana, angle Intercontinental Cup - estis interkontinenta ĉiujara futbala konkurso, kiu okazis inter la jaroj 1960 kaj 2004 kun po nur du teamoj: la teamo gajninta la Ligon de Ĉampionoj de UEFA kaj tiu gajninta la sudamerikan pokalon Copa Libertadores. Laŭ organizaj reguloj la konkurso kompareblis al la iamaj konkursoj Copa Interamericana inter norda kaj suda Amerikoj, kaj la Afrika-Azia Pokalo, sed ĝi estis senkonkurence pli populara.

Interkontinenta Pokalo
Dosiero:Intercontinental Cup.svg
hispane  Copa IntercontinentalCopa Europea-Sudamericana
angle  Intercontinental Cup
organizanto  UEFA kaj CONMEBOL
unuafoje organizita  1960
rekorda ĉampiono  A.C. Milan

Real Madrid
Peñarol
Boca Juniors
Nacional Montevideo
(po 3-foje ĉampiono)

rekorda futbalisto  Pelé (7 goloj)

La 12-an de decembro 2004 ĝi lastfoje okazis. La teamoj de kvin futbalaj kluboj po trifoje gajnis la pokalon - tiuj de A.C. Milan, Real Madrid, Peñarol, Boca Juniors kaj Nacional Montevideo. Sume eŭropaj teamoj gajnis la pokalon 21-foje kaj sudamerikaj 22-foje. Ekde la jaro 2005 ĉiujare okazas la Kluba Mondpokalo de FIFA, en kiu krom la gajnintoj de la Eŭropa kaj Sudamerika Pokaloj ankaŭ partoprenas la gajnintoj de la Afrika, Azia, Nordamerika kaj Oceania Pokaloj, kaj krome la teamo gajninta la nacian pokalon de la lando gastiganta la Kluban Mondpokalon. Tiu evento ne konfuziĝu kun la simila Pokalo de FIFA-konfederacioj de naciaj teamoj, en kiu ĉiun kvaran jaron konkuras la ses teamoj gajnintaj la diverskontinentajn konfederaciajn pokalojn, plus la gajninto de la Futbala Mondpokalo kaj la nacia teamo de la gastiganta ŝtato. En 2017 ĉiuj teamoj estis oficiale nomumitaj mondĉampionoj de la FIFA.

Vidu ankaŭ redakti

Futbalaj kluboj mondĉampionoj de FIFA