Interlaken-Oberhasli (administra distrikto)

La administra distrikto Interlaken-Oberhasli estas administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 49014 loĝantojn la 1-an de januaro 2010. Ĝia ĉefurbo estas la komunumo Interlaken, kaj ĝi apartenas al la administra regiono Berna Oberlando.

Administra distrikto
Interlaken-Oberhasli
Blazono de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Aerbildo de Interlaken
Mapo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli
administrative district of the canton of Bern
Kantono Berno
Ĉefloko Interlaken
Koordinatoj  46° 4′ N 7° 3′ O / 46.067 °N, 7.050 °O / 46.067; 7.050 (mapo)Koordinatoj: 46° 4′ N 7° 3′ O / 46.067 °N, 7.050 °O / 46.067; 7.050 (mapo)
Nombro de loĝantoj 49014(2010-01-01)
Areo 1228,93 km²
Loĝantardenseco 39,9 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0250
vdr

Geografio redakti

La administra distrikto Interlaken-Oberhasli konsistas el la orienta parto de la Berna Oberlando, tio estas la regionoj de Interlaken, Jungfrau, Meiringen kaj la fontregiono de la rivero Aro ĝis la Aro-Glaĉeroj.

Historio redakti

La nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli estis kreita kadre de la reformo de la malcentra administracio de Kantono Berno kun efiko je la 1-a de januaro 2010 per kunigo de la iamaj distriktoj Interlaken kaj Oberhasli.

Komunumoj de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli redakti

La administra distrikto Interlaken-Oberhasli konsistas (stato en 2010) el 29 komunumoj, el kiuj Unterseen laŭ nombro da loĝantaro estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2010-01-01)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Beatenberg 1136 29.18 0571
  Bönigen 2417 15.14 0572
  Brienz 3034 47.94 0573
  Brienzwiler 522 17.62 0574
  Därligen 402 6.89 0575
  Gadmen 240 116.30 0781
  Grindelwald 3860 170.60 0576
  Gsteigwiler 420 7.01 0577
  Gündlischwand 286 16.88 0782
  Guttannen 311 200.77 0782
  Habkern 623 51.06 0579
  Hasliberg 1232 41.68 0783
  Hofstetten ĉe Brienz 579 8.81 0580
  Innertkirchen 878 120.10 0784
  Interlaken 5389 4.31 0581
  Iseltwald 410 22.12 0582
  Lauterbrunnen 2504 164.47 0584
  Leissigen 922 10.40 0585
  Lütschental 240 13.21 0586
  Matten ĉe Interlaken 3755 5.92 0587
  Meiringen 4548 40.17 0785
  Niederried bei Interlaken 335 4.24 0588
  Oberried ĉe Lago de Brienz 479 20.11 0589
  Ringgenberg 2661 8.81 0590
  Saxeten 102 19.09 0591
  Schattenhalb 606 31.41 0786
  Schwanden ĉe Brienz 606 7.031 0592
  Unterseen 5522 14.05 0593
  Wilderswil 2436 13.61 0594
Totale 29 49014 1228,93 0250

Eksteraj ligiloj redakti