Interligo de Baha'u'llah

La Interligo de Baha'u'llah estas koncepto de la Bahaa Kredo, kiun fondis Bahá'u'lláh. Laŭ ĝi, la fondintoj de religioj faris traktaton kun siaj disĉiploj per duobla promeso. Unue ili profetas la estontan alvenon de nova Sendito de Dio : tio estas la "Granda Interligo". Due ili enoficiigas estron por gvidi la komunumon : tio estas la "Malgranda Interligo".

La bahaanoj kredas, ke tiel okazis en la tempoj de [1] :

La disĉiploj, kiuj malkonsentas aŭ malobeas tiun duoblan promeson, estas konsideritaj kiel "rompantoj" de la Interligo.

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

La Granda Interligo redakti

Laŭ la bahaa teologio ekzistas dia plano por la disvolviĝo de la homaro, progrese revelaciita de "Grandaj Edukistoj", kiuj sinsekvas tra la tempoj, por ke la homoj konsciu pri ĝi.

Manifestiĝoj de Dio redakti

 

Ĉar Dio estas ekster la percepto kaj la kompreno de la homoj, necesas perantoj por klarigi Lian planon al ili. Ili estas kvazaŭ speguloj en kiuj manifestiĝas la reflektataj kvalitoj de la suno : ili estas nek Dio en karno kaj sango nek homoj kiel la aliaj. Tiuj puraj kaj perfektaj estaĵoj estas la kanalo inter la monda nekreita kaj nia mondo kreita, ili igas la diecon videbla, aŭdebla kaj komprenebla al ni. Tion simbolas tiu monogramo de la Plej Granda Nomo (Bahá' ) dekstre videbla.

"Dio estas pura perfekteco, kaj ĉiuj kreaĵoj estas nur malperfektaj. Por Dio malsupreniri en la kondiĉojn de l’ekzisto estus la plej granda malperfekteco; kontraŭe, Lia sinelmontro, Lia apero, Lia Leviĝo estas kiel reflektiĝo de la suno en klara, pura kaj polurita spegulo. Ĉiuj kreaĵoj estas videblaj signoj de Dio, kiel la teraj estaĵoj, sur ĉiujn el kiuj brilas la radioj de la suno. Sed sur ebenaĵojn, montojn, arbojn kaj fruktojn brilas nur parto de la lumo, dank’al kiu ili iĝas videblaj, maturiĝas kaj atingas la celon de sia ekzisto; dum Perfekta Homo estas en la stato de klara spegulo, en kiu la Suno de l’Realeco aperas kaj estas videbla kun ĉiuj siaj kvalitoj kaj perfektecoj. Tiel la Realeco de Kristo estis klara kaj polurita spegulo de plej granda pureco kaj delikateco. La Suno de l’Realeco, la Dia Esenco, reflektis sin en tiu spegulo kaj vidigis en ĝi sian lumon kaj varmon; sed neniam la Suno malsupreniris el la alteco de sia sankteco, el la ĉielo de sia supereco, por ekloĝi kaj resti en la spegulo. Ne, ĝi daŭre restadas en sia alteco kaj superegeco, sinaperigante nur kaj vidigante sin en la spegulo de beleco kaj perfekteco. Se ni diros, ke ni vidis la Sunon en du speguloj, unu Kristo, kaj la alia – La Sankta Spirito, t.e. ke ni vidis tri Sunojn, unu en la ĉielo kaj du aliajn sur la tero, ni diros la veron. Kaj se ni diros, ke ekzistas nur unu Suno, kaj ĝi estas pure unuobla kaj havas nenion similan kaj egalan, ni ankaŭ diros la veron." [3]

"Vi vidas kiom mulnombraj estas tiuj, kiuj pilgrimas ĉiujare al Mekko kaj rondiras ĉirkaŭ la Kaabon, dum tiu, kies vorpotenco faris el ĝi objekton de adorado, estas forlasita sur tiu monto (Mah-Ku). Li estas neniu krom la "Apostolo de Dio" mem (Mohamedo), ĉar eblas kompari la dian revelacion kun la suno. Eĉ se sennombraj estas la sunleviĝoj, estas nur unusola suno kaj de ĝi dependas ĉies vivon. Estas evidente kaj klare, ke la celo de ĉiuj antaŭaj diepokoj estis pretigi la vojon por la alveno de Mohamedo, la Apostolo de Dio. Tiuj ĉi, inkluzive la islama, celis la revelacion proklamitan de la Qa'im. La celo de tiu revelacio kaj de la antaŭaj same estis anonci alvenon de la kredo de "Tiu, kiun Dio manifestos". Kaj tiu kredo - la kredo de "Tiu, kiun Dio manifestos" - kun ĉiuj antaŭaj celas la sekvontan revelacio, kiu estas destinita anstataŭi ĝin. Kaj tiu lasta, ne malpli ol la antaŭaj revelacioj, pretigas la vojon por la sekvonta revelacio. La procezo de apero kaj malapero de la Suno de Vero daŭros tiel senĉese - procezo, kiu ne komenciĝis nek finiĝos. Feliĉa esta tiu, kiu en ĉiu diepoko agnoskas la planon de Dio por tiu-ĉi epoko kaj ne estas je ĝi senigita pro atento al pasintaĵoj." [4]

"Sciu, ke vere Li similas al la suno. Neniam estis nek estos suno krom unusola, eĉ se sunleviĝoj ripetiĝus ĝis la senfina fino, kaj, eĉ se sunsubiroj senfine ripetiĝus, neniam estis nek estos suno krom unusola. Ja estas tiu Volo unua, kiu brilege aperas en ĉiu profeto kaj kiu parolas en ĉiu revelaciita libro. Ĝi havas nek komenco, ĉar el ĝi fontas la eco de la unua, nek fino, ĉar el ĝi fontas la eco de la lasta. En la tempo de la unua manifestiĝo, la Volo unua aperis en Adamo; en la tago de Noa, ĝi estis en Noa; en la tago de Abrahamo, ĝi estis en li; kaj same en la tago de Moseo; en la tago de Jesuo; en la tago de Mohamedo, la "Apostolo de Dio"; en la tago de la "Puntko de Bajano" [Bab]; en la tago de "Tiu, kiun Dio manifestos" [Baha'u'llah]; kaj en la tago de tiu kiu aperos post "Tiu, kiun Dio manifestos". Tiel estas la kaŝita senco de la vortoj eldiritaj de la Apostolo de Dio : "Mi estas ĉiuj profetoj"; ĉar tio, kio brilegas en ĉiu ili, estis kaj por ĉiam estos la sama kaj unusola suno." [5]

Esence, la Manifestiĝoj de Dio estas konsideritaj kiel diaj edukistoj, kiuj estas elstare aperigitaj de Dio por esprimi Lian volon kaj altigi la homaron. Esprimante la intencojn de Dio, ĉiu el ili starigas religion en la mondo per nova libro, novaj instruoj kaj novaj leĝoj taŭgaj por la tempo kaj la loko, en kiuj ili aperas.

"La unusola misio de la profetoj kaj mesaĝistoj de Dio estas gvidi la homaron laŭ la rekta vojo de la vero. La celo de ilia revelacio estas instrui ĉiujn homojn, por ke je la horo de sia forpaso ili povu supreniri ĝis la trono de la Plej-Alta, en stato de pureco, de sankteco kaj de perfekta sindeteno. La progresado de la mondo kaj la antaŭeniro de ĝiaj popoloj dependas de la lumo, kiun radias la animo de la profetoj. Ili estas la fermento, kiu levas la mondon de l'esto kaj konsistigas la movigajn fortojn, dank'al kiuj manifestiĝas la artoj kaj ĉiuj mirindaĵoj de ĉi-tiu mondo. Dank'al ili la nuboj superverŝas sian bonefikan akvon kaj la tero donas siajn fruktojn. Ĉiu fenomeno necesigas kaŭzon, movigan forton aŭ vivigan principon. Estas do tiuj animoj, tiuj simboloj de abnegacio, kiuj ja ĉiam donis kaj daŭre donados impulson al la mondo de l'esto." [6]

Progresa Revelacio redakti

La progresa revelacio estas kerna instruo de la Bahaa Kredo. Ĝi sugestas, ke la religia vero estas iom post iom revelaciita de Dio laŭ tempaj cikloj tra sinsekvo de diaj Senditoj, kies instruoj konformiĝas al la bezonoj de la medio, en kiu ili aperas. La Bahaaj instruoj konsideras la dian originon de pluraj mondreligioj kiel diversajn etapojn en historio de unu religio, kies la formo plej nova (sed ne lasta) kaj do plej taŭga por moderna socio estas la revelacio de "Bahá'u'lláh".

La progresa revelacio implicas evolucian tendencon, ĉar ĉiu Manifestiĝo de Dio alportas al la homaro revelacion pli ampleksan ol la antaŭa. La diferenco devenas ne de la malsamaj kvalitoj de la Manifestiĝoj sed de limigitaj kapabloj spiritaj de la homoj, kiuj paŝon post paŝo kleriĝas kaj realigas sinsekvajn unuiĝojn de familioj, triboj, urboŝtatoj kaj fine nacioj.

"Sciu sendube, ke en ĉiu revelacia epoko la lumo de la dia revelacio prilumis la homojn proporcie al iliaj spiritaj kapabloj. Konsideru la sunon. Kiom malfortaj estas ĝiaj radioj, kiam ĝi aperas Oriente, kaj kiel ĝia varmo kaj ĝia potenco pliiĝas dum ĝi supreniras al sia kulmino, tiel ebligante ke ĉiuj kreitaĵoj adaptiĝu al la kreskanta intenseco de ĝia lumo ! Kaj kiel ĝi grade malfortiĝas, ĝis kiam li atingas la punkton de sia malapero ! Se li abrupte manifestus siajn latentajn energiojn, certe rezultus domaĝo por ĉiuj kreitaĵoj … Same, se ekde la unuaj stadioj de sia manifestiĝo, la Suno de Vero subite manifestus la plenajn fortojn, per kiuj lin favoris la providenco de la Ĉio-Pova, la tero de la homa inteligento velkus kaj estus forkonsumita, ĉar neniam la koroj de homoj povus elteni la intensecon de tia revelacio nek, konsekvence, reflekti la brilegon de ĝia lumo. Konsternitaj kaj afliktitaj, ili ĉesus ekzisti." [7]

La Malgranda Interligo redakti

En la pasinteco diversaj skismoj trafis religiajn komunumojn ĉar iliaj fondintoj ne sufiĉe klare indikis religiestron post sia malapero. Por la unua fojo en la historio de la religioj okazis tute male pri la bahaa kredo :

En sia Testamento (Kitáb-i-'Ahdí : Libro de Mia Interligo), Bahá'u'lláh oficiale kaj sendube enoficigis sian plejaĝan filon ( ‘Abdu'l-Bahá) kiel la estron de la Bahaa Komunumo kaj la unusolan interpretanton de siaj skriboj. Pri tio li jam aludis en sia "Plej Sankta Libro" (Kitáb-i-Aqdas), kiu estas ĉarta dokumento de la Bahaa Kredo [8]. En la sama libro li aludas al la Gardanto de la Afero de Dio kaj al la Domoj de Justeco [9].

En sia testamento 'Abdu'l-Bahá enoficigis sian nepon Shoghi Effendi kiel Gardanton de la Afero de Dio kaj difinis liajn rilatojn kun la institucioj de la Domoj de Justeco kaj de la Manoj de la Afero de Dio. La Gardanto klarigas la sanktajn skribojn, la Manoj asistas lin kaj la Universala Domo de Justeco mastrumas la komunumon kaj leĝdonas.

Rompantoj de la Interligo redakti

La Granda Interligo de Báb redakti

Tiuj babanoj, kiuj ne agnoskis Bahá'u'lláh-on kiel "Tiun, kiun Dio manifestos" anoncitan de Báb, estas konsideritaj de la bahaanoj kiel "rompantoj" de la Granda Interligo de Báb, kiu skribis :

"Ja vere, kiuj ĵurpromesos lojalecon al "Tiu, kiun Dio manifestos", tiuj estos komprenintaj tion revelaciitan en la Bajano; ili ja vere estas la sinceruloj, dum tiuj, kiuj estos sin forturnantaj de li kiam li aperos, estos tute malsukcesintaj kompreni eĉ unu literon de la Bajano, kvankam ili firme kredas kaj obeas ĉion revelaciitan en ĝi." [10]

"Ĉia splendoro de la Bajano estas "Tiu, kiun Dio manifestos"; estu plena mizerikordo al tiu kredanta je li kaj plena puno al tiu malkredanta." [11] (…) Se, kiam estos aperanta "Tiu, kiun Dio manifestos", vi plenumus agojn pro amo al la "Punkto de la Bajano" [Báb], ili estus konsiderataj kiel plenumitaj por iu alia ol Dio, ĉar en tiu tago la "Punkto de la Bajano" estas neniu krom "Tiu, kiun Dio manifestos". Tial komence de ĉiu nova erao revelacia, grandega homamaso naive imaganta agi dediĉe al Dio, sin dronas kaj nekonscie fariĝas malpia, krom tiuj gvidataj de Dio laŭ Sia volo. [12] (…) Diru : Se "Tiu, kiun Dio manifestos" taksus pian kaj sinceran babanon kiel malfidelulon, vi devus submetiĝi al lia dekreto, ĉar tion asertis Dio en la Bajano. [13]

Bahá'u'lláh skribis libron titolitan Kitáb-i-Badí' ("Mirinda Libro") por rebati la argumentojn de la disĉiploj de sia duonfrato Mírzá Yaḥyá Núrí, kiu okazigis skismon en la baba komunumo.

La Malgranda Interligo de Bahá'u'lláh redakti

La bahaanoj, kiuj malkonsentas aŭ kontraŭas la aŭtoritaton de la "Centro de la Interligo" ( ‘Abdu'l-Bahá), de la "Gardanto de la Afero de Dio" (Shoghi Effendi) aŭ de la Universala de Justeco, povas esti ekskomunikataj el la Bahaa Komunumo pro "rompo" de la Interligo de Bahá'u'lláh.

‘Abdu'l-Bahá deklaras, ke ĉiuj kontaktoj kun ili estas nepre evitendaj. Tiu ekskomuniko estas tiel strikta kaj severa, ke "rompantoj" foje decidas malbahaaniĝi por konservi normalajn rilatojn kun bahanoj.

Nur la plej supera instanco de la Bahaa Kredo povas dekreti, ke iu bahaano estas "rompanto" de la Interligo de Bahá'u'lláh. Tiel siatempe dekretis :

  • ‘Abdu'l-Bahá pri siaj familianoj ligitaj kun sia duonfrato Mírzá Muḥammad-'Alí, kaj pri iuj eminentaj bahaanoj, interalie Jamál Burújirdí en Irano kaj Khayru'lláh en Usono.
  • Shoghi Effendi pri okcidentaj bahaanoj, kiuj malkonsentis la Testamenton de ‘Abdu'l-Bahá, kaj preskaŭ ĉiuj membroj de sia familio, tiel ke restis post lia morto neniu vira praido de Bahá'u'lláh por fariĝi "Gardanto de la Afero de Dio".
  • La Universala de Justeco pri tiuj, kiuj deklaris esti novaj "Gardantoj" kaj provis krei sektojn en la Bahaa Kredo, interalie : Mason Remey, Joel Marangela, Leland Jansen, Jacques Soghomonian, John Carré, Reginal King...

La fina fiasko de ĉiuj tiuj disiĝaj provoj atestas, ke la Interligo de Bahá'u'lláh estas fortika protekto kontraŭ daŭraj skismoj en la bahaa komunumo.

Referencoj redakti

  • Bab : Sélection des écrits du Bab (Selektitaj fragmentoj el la skriboj de Bab), Maison d'Editions Baha'ies (Bruxelles, 1984) D/1547/1984/1 interrete legebla en la lingvoj franca kaj angla
  • Bab : "Bayan persan, Le livre sacré du babisme de Séyyèd Ali Mohammed, dit le Bâb" (La Persa Bajano, la sankta libro de la Babismo de Sejjed Ali Mohamedo kromnomita la Bab), tradukita el la persa lingvo de A.L.M. NICOLAS, eldonita en 4 volumoj ĉe Parizo, 1911-1914 (france ankaŭ parte tradukita al la lingvo angla).
  • Baha'u'llah : Extraits des Ecrits (Selektitaj fragmentoj el la skriboj de Baha'u'llah), Maison d'Editions Baha'ies (Bruxelles, 1979) ISBN 2-87203-017-4 interrete legebla en la lingvoj franca kaj angla
  • Baha'u'llah : Kitab-i-Aqdas (la "Plej Sankta Libro"), Maison d'Editions Baha'ies (Bruxelles, 1996) ISBN 2-87203-038-7 interrete legebla en la lingvoj franca kaj angla
  • Baha'u'llah : Les Tablettes de Baha'u'llah (la Tabeloj de Baha'u'llah), Maison d'Editions Baha'ies (Bruxelles, 1994) ISBN 2-87203-032-8 interrete legebla en la lingvoj franca kaj angla
  • Shoghi Effendi : Dieu passe près de nous (Dio preterpasas), Maison d'Editions Baha'ies (Bruxelles, 1976) interrete legebla en la lingvoj franca kaj angla
  • Shoghi Effendi : L'Ordre mondial de Baha'u'llah (la Mondordo de Baha'u'llah), Maison d'Editions Baha'ies (Bruxelles, 1993) interrete legebla en la lingvoj franca kaj angla
  • Ruhiyyih Rabbani : La Perle inestimable (la Senpreza Perlo), Maison d'Editions Baha'ies (Bruxelles, 1976) D/1976/1547/2 interrete legebla en la lingvoj franca kaj angla
  • Ruhiyyih Rabbani : The Ministry of the Custodians (la Ministerio de la Konservistoj), Baha'i World Centre (HaIfa, 1992) ISBN10: 085398350X ISBN13: 9780853983507
  • Taherzadeh, Adib : Le Covenant (la Interligo de Baha'u'llah), George Ronald (Oxford,1992) ISBN-10: 0853983445 ISBN-13: 978-0853983446
  • Tirandaz, Nosrat : Le Covenant (la Interligo de Baha'u'llah), Librairie Baha'ie (Paris, 1995) ISBN 2-9506563-5-8

Referencoj redakti

  1. "Le Covenant" de N. Tirandaz : paĝo 9-10-aj
  2. Kitab-i-Aqdas: verso 37-a, noto 62-a
  3. "Kelkaj demandoj responditaj" de 'Abdu'l-Bahá : ĉapitro 27-a (la Triunuo), paragrafoj 4/5-aj
  4. Persa Bajano : 4-a Unuo, 12-a Pordo, citita en la 101-a paragrafo de la Selektitaj fragmentoj el la skriboj de Bab
  5. "La Sep Pruvoj" (Dala'il-Sab'ih) citita en la Selektitaj fragmentoj el la skriboj de Bab
  6. Selektitaj fragmentoj el la Skriboj de Baha'u'llah : ĉapitro 81-a
  7. Selektitaj fragmentoj de la Skriboj de Baha'u'llah : ĉapitro 38-a
  8. 'Kitáb-i-Aqdas : versoj 121-a, noto 145-a kaj 174-a, noto 184-a
  9. 'Kitáb-i-Aqdas : versoj 30-a kaj 42-a
  10. Kitáb-i-Asmá' 17/1 (Libro de la Diaj Nomoj), citita je paĝo 127-a de la Selektitaj fragmentoj el la skriboj de Bab
  11. "Bayan Persan" : 3/14
  12. Bajano persa 7/2, citita je la 88-a paĝo de la Selektitaj fragmentoj el la skriboj de Bab
  13. Kitáb-i-Asmá' 17/4 (Libro de la Diaj Nomoj), citita je paĝo 131-a de la Selektitaj fragmentoj el la skriboj de Bab