Interlingvo estas lingvo uzata inter homoj, kiuj ne povas interkompreniĝi pere de siaj gepatraj lingvoj. Ofte etna lingvo, ekzemple la angla, plenumas la funkcion de interlingvo. Ekzistas ankaŭ apartaj interlingvoj, kiuj kreiĝis unuavice por interetna komunikado. Tiaj interlingvoj aŭ helplingvoj povas ekesti spontanee aŭ rezulti el intelekta klopodado. En la unua kazo temas pri piĝinaj lingvoj, ekzemple Lingua franca. En la dua kazo temas pri konstruitaj, artefaritaj lingvoj, ankaŭ nomataj "planlingvoj".

Rilataj konceptoj redakti

Interlingvo ankaŭ povas havi jenajn signifojn:

  • Pontlingvo (pivota lingvo) uzata en tradukado inter pluraj malsamaj lingvoj, specife en sistemoj de aŭtomata tradukado.
  • Distribuita Lingvo-Tradukado.
  • En la angla lingvo, interlanguage estas ankaŭ uzata en la senco de 'intertempa lingvo de lernanto de dualingvo'. Tiun uzadon enkodukis Larry Selinker (1972). Pli klara sinonimo estas interim language, aŭ esperante intertempa lingvo.

Bibliografio redakti