Internacia Botanika Kongreso

La Internacia Botanika Kongreso aŭ en angla internacie International Botanical Congress (IBKIBC) estas internacia kunveno de botanikistoj en ĉiuj sciencaj fakoj, rajtigita de la Internacia Asocio de Botanikaj kaj Mikologiaj Societoj (IABMS) kiu okzas ĉiun sesan jaron, kun loko rotacianta inter diversaj kontinentoj. La nuna nombrosistemo por la kongresoj ekas el la jaro 1900; la 18a IBK okazis en Melburno, Aŭstralio, el 24a al 30a de Julio 2011,[1] kaj la 19a IBK okazos en Ŝenĵeno, Ĉinio, el 23a al 29a de Julio 2017.[2]

Internacia Botanika Kongreso
kongreso
vdr
Sovetunia poŝtmarko por la kongreso de 1975.

La IBK havas povon por ŝanĝi la ICN (Internacia Kodo de Nomenklaturo por algoj, fungoj kaj plantoj), kiu estis renomita de la Internacia Kodo de Botanika Nomenklaturo (ICBN) ĉe la 18a IBK. Formale la povo kuŝas ĉe la Plenuma Sesio; praktike tiu aprobas la decidojn de la Nomenklatura Sekcio. Tiu Nomenklatura Sekcio kunvenas antaŭ la aktuala Kongreso kaj pritraktas ĉiujn proponojn por modifi la Kodon: tio inkludas ratifi rekomendojn el sub-komitatoj pri konservendaj botanikaj nomoj. Por malpliigi la riskon de tro rapida decido la Nomenklatura Sekcio adoptas postulitan majoritaton de 60% por ajn ŝanĝo ne jam rekomendita de komitato.

Referencoj redakti

  1. http://www.ibc2011.com/
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-28. Alirita 2015-08-30.

Eksteraj ligiloj redakti