Internacia Federacio de Naĝado

La Internacia Federacio de Naĝado (france Fédération Internationale de Natation, angle World Aquatics, antaŭ konata akronime FINA) estas la internacia rega instanco pri naĝado, agnoskita de la Internacia Olimpika Komitato por la Superrigardo de Internaciaj Akvaj Sportaj Konkursoj. Ĝi estas unu el la internaciaj federacioj, kiu rajtas kontroli sporton de la Olimpika Komitato aŭ la internacia komunumo. La asocio fondiĝis en 1908. Ĝia sidejo troviĝas en Laŭzano, Svislando.[1]

Internacia Federacio de Naĝado
Fédération Internationale de Natation
FINA
emblemo
internacia sporta federacio • swimming association
Komenco 1908
Geografia situo CH1903: 538904 / 152033 (mapo)46.51686.6425Koordinatoj: 46° 31′ 0″ N, 6° 38′ 33″ O; CH1903: 538904 / 152033 (mapo)
Sidejo Laŭzano   Svislando
Fédération Internationale de Natation FINA (Kantono Vaŭdo)
Fédération Internationale de Natation
FINA (Kantono Vaŭdo)
DEC
Fédération Internationale de Natation FINA
Fédération Internationale de Natation
FINA
Lokigo de Kantono Vaŭdo en Svislando
Map
Internacia Federacio de Naĝado
Tipo sporto (naĝado)
Moto United by water
Water is our world
Ĉefestro(j) Husain Al-Musallam vd
Membro de Tutmonda Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj • Association of Summer Olympic International Federations vd
Estr(ar)o Urugvajo Julio César Maglione
Retejo www.fina.org
Twitter @fina1908
vdr

La federacio nuntempe kontrolas ses akvajn sportojn: naĝado, akvosaltado aŭ plonĝado, akvopilkado, arta aŭ sinkrona naĝado, malfermakva naĝado kaj ekde 2013 aldone ankaŭ alta akvosaltado (kun falado de 27 metroj ĉe viroj kaj de 20 metroj ĉe inoj).

La pinta internacia evento de la federacio estas la Monda ĉampionado pri akvosporto, kiu ideale okazu ĉiujn du jarojn, en la neparaj jaroj.

Historio redakti

La Federacio estis fondita la 19an de julio 1908 ĉe la Hotelo Manchester en Londono, Britio fine de la Londonaj Olimpikoj fare de la belgaj, britaj, danaj, francaj, germanaj, hungaraj, finnaj kaj svedaj naĝfederacioj.

Nombro de landaj naĝfederacioj jare:

Referencoj redakti

  1. Fédération Internationale de Natation (angle). The International Olympic Comittee. Alirita 9-a de marto 2014.

Eksteraj ligiloj redakti