Internacia Fervoja Unio
ligo de naciaj fervojaj kompanioj
UIC - (france: L’Union internationale des chemins de fer (UIC)) - Internacia Fervoja Unio - estas ligo, kiu tra la tuta mondo havas 100 membrojn inter fervojaj kompanioj kaj inter aliaj transportorganizoj.
Internacia Fervoja Unio | ||
---|---|---|
Union internationale des chemins de fer | ||
Membroj de UIC: malhelverde aktivaj, malhelverde aliĝintaj, ruĝe asociataj | ||
internacia organizaĵo • komerca asocio | ||
Komenco | 17-a de oktobro 1922 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Parizo | |
Ĉefestro(j) | Krzysztof Mamiński vd | |
Filioj | International Coach Regulations • International Wagon Regulations vd | |
Posedatoj | railway vehicle owner's code • UIC identification marking for tractive stock vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | deklarita asocio en Francio | |
Taskoj redakti
Laŭ sia statuto UIC havas jenajn ĉefajn taskojn,
- progresigi la internacian fervojan trafikon pere de intensiva kunlaboro inter la fervojoj;
- reprezenti la interesojn de la fervojoj sur internacia nivelo.
Internacia kunlaboro redakti
Por realigi siajn taskojn, UIC kunlaboras kun pli ol 40 interŝtataj organizoj kaj fakaj ligoj, kaj tie reprezentas la interesojn de la fervojo.
Laborlingvoj redakti
UIC havas tri laborlingvojn: la francan, anglan kaj germanan.