Internacia Festivalo

La Internacia FestivaloIF estis tradicia jarfina aranĝo por familioj kaj plenkreskuloj, organizata ĉiujare en malsama germana urbo.

IF
Nomo Internacia Festivalo
Regiono Germanio
Periodo jarfino
Organizanto HDP
Ekzistas ekde 1979
Celgrupo 25 ĝis 55 jaroj
Informa retpaĝo IF-retpaĝo
Fota retpaĝo Fotoarkivo
vdr

La unuaj 3 IF-oj okazis ekde 1979 enkadre de la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo. Sekvis kelkjara paŭzo. Laŭ iniciato de la estraro de Germana Esperanto-Asocio la IF okazas ek de 1987 kiel memstara aranĝo.

Krom prelegoj kaj diskutrondoj pri la kadra temo estis proponataj ĝeneralaj prelegoj, ekskursoj, koncertoj kaj distraj programeroj. Kulmino de la IF ĉiam estis la Silvestra Balo. La babilejo-trinkejo de IF tradicie-ŝerce nomiĝis knajpo, laŭ la germana vorto Kneipe (= drinkejo).

Kelkfoje al IF ligiĝis aranĝoj de AIS San-Marino.

Ĉiujn festivalojn organizis Hans-Dieter Platz, sigle nomata "HDP", escepte de la dua IF, kiu estis organizita de Uschi Felhölter.

La lasta IF solene okazis fine de 2014. Ekde la jarfino de 2015, Germana Esperanto-Asocio organizas la aranĝon Luminesk'

Historio redakti

Inter la 3-a IF (1981/1982) kaj la 4-a IF (1987/1988) estis kvinjara paŭzo.

En la tabelo estas listigitaj ankaŭ la nombroj da partoprenantoj kaj landoj[1].

IF Jaro Urbo Aliĝintoj Landoj Rimarkoj
31-a IF 2014/2015 Jülich 106 18 [2]
30-a IF 2013/2014 Nördlingen 120 22
29-a IF 2012/2013 Dortmund 96 16
28-a IF 2011/2012 Xanten 121 16
27-a IF 2010/2011 Nördlingen 111 17
26-a IF 2009/2010 Nördlingen 141 21
25-a IF 2008/2009 Düsseldorf 167 22
24-a IF 2007/2008 Düsseldorf 172 20
23-a IF 2006/2007 Saarbrücken 153 20
22-a IF 2005/2006 Trier 207 25
21-a IF 2004/2005 Magdeburg 159 24
20-a IF 2003/2004 Kiel 200 21
19-a IF 2002/2003 Borken-Gemen 223 24
18-a IF 2001/2002 Magdeburg 209 19
17-a IF 2000/2001 Trier 233 16
16-a IF 1999/2000 Münster 203 21
15-a IF 1998/1999 Saarbrücken 187 18
14-a IF 1997/1998 Trier 178 15
13-a IF 1996/1997 Würzburg 184 19
12-a IF 1995/1996 Rotenburg (Wümme) 173 17
11-a IF 1994/1995 Sensenstein 147 16
10-a IF 1993/1994 Sensenstein 157 17
9-a IF 1992/1993 Höchst im Odenwald 136 12
8-a IF 1991/1992 Sensenstein 129 14
7-a IF 1990/1991 Sensenstein 144 11
6-a IF 1989/1990 Sensenstein 107 7
5-a IF 1988/1989 Trier 111 9
4-a IF 1987/1988 Sensenstein 118 10
3-a IF 1981/1982 Sensenstein 58 6 enkadre de 25-a IS
2-a IF 1980/1981 Sensenstein 88 12 enkadre de 24-a IS
1-a IF 1979/1980 Schwanberg 74 10 enkadre de 23-a IS

Referencoj redakti

  1. Programlibreto de la 30a IF en Nördlingen.
  2. Programlibreto de la 31a IF en Jülich.

Eksteraj ligiloj redakti