Internacia Filmfestivalo de Karlovy Vary

La Internacia Filmfestivalo de Karlovy Vary (ĉeĥe Mezinárodní filmový festival Karlovy Vary, anglalingva mallongigo KVIFF) ĉiujare okazas komence de julio en la bohemia kuracloko Karlovy Vary, Ĉeĥio.

Internacia Filmfestivalo de Karlovy Vary
filmofestivalo
Komenco 1946 vd
Lando(j) Ĉeĥio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
la 41-a Internacia Filmfestivalo de Karlovy Vary en 2006

La festivalo fondiĝis en 1946, do apartenas al la plej tradiciaj filmfestivaloj tutmonde, kaj estas festivalo de kino kategorio "Al", akreditita de la filmproduktista asocio FIAPF, kune kun la festivaloj de Berlino, Cannes, San Sebastián, Mar del PlataVenecio inter aliaj. Laŭ la nombro de venditaj enirbiletoj, ĉiujare proksimume 130 000, tamen temas pri kompare malgranda evento.

Ĉefa festivala premio estas la "kristala globo" (Kristalovy Globus). La aldona premio East of the West Award (premio "oriente de okcidento"), per kiu ekde la jaro 2005 honoriĝas ekskluzive produktaĵoj el Orienta Eŭropo, dum la lastaj jaroj iĝis la dua plej grava festivala premio.

Premiitaj reĝisoroj kaj filmoj redakti

premio oriente de okcidento: Kiril Serebrenikov - Ragin
premio oriente de okcidento: Milena Andonowa - Maimuni prez zimata ("simioj en vintro")
premio oriente de okcidento: Ognjen Sviličić - Armin
premio oriente de okcidento: Sergej Dvorzevoj - Tulpan
  • 2009 – kristala globo: Frédéric DumontUn ange à la mer ("anĝelo ĉe la maro")
premio oriente de okcidento: Andreij Ĥrŝanovskij - Poltory komnaty ili sentimentalnoje putěšestvije na rodinu
  • 2010 – kristala globo: Agustí VilaLa mosquitera ("la moskitoreto")
premio oriente de okcidento: Cristi Puiu - Aurora
  • 2011 – kristala globo: Joseph Madmonyבוקר טוב אדון פידלמן / Boker tov adon fidelman ("bonan matenon, s-ro Fidelman"), angla titolo Restoration
premio oriente de okcidento: Vladimir BlaževskiPankot ne e mrtov ("la punkulo ne mortas")
  • 2012 – kristala globo: Martin LundMer eller mindre mann ("la preskaŭ-viro")
premio oriente de okcidento: Eva Neymann - Dom s baŝenkoj ("domo kun tureto")

Gastoj de la festivalo redakti

 
Intervjuo al John Malkovich ĉe la Internacia Filmfestivalo de Karlovy Vary, 9a de Julio, 2009

Eksteraj ligiloj redakti