Internacia Flughaveno El Dorado

La Internacia Flughaveno El Dorado, aŭ en hispana oficiale Aeropuerto Internacional El Dorado - Luis Carlos Galán Sarmiento[1][2] (kodo IATA: BOG, kodo OACI: SKBO) estas la ĉefa flughaveno de Bogoto kaj de Kolombio. Ĝi troviĝas ene de Bogoto je ĉirkaŭ 12 km okcidente de la Internacia Centro de Bogoto, en la localidad Fontibón, kaj okupas areon proksimume de 6,9 km².

Aera fin-stacio de internaciaj flugoj (T1).
Airbus A320 de VivaColombia okaze de inaŭgura flugo en El Dorado.

Ĝi estas la tria plej grava flughaveno de Latinameriko post la Internacia Flughaveno de Meksikurbo kaj la Internacia Flughaveno de São Paulo-Guarulhos.

La flughaveno ricevis sian nomon en 1959 memore al la fama legendo de El Dorado, laŭ kiu la eŭropaj esploristoj serĉis per siaj ekspedicioj en la amerika kontinento "oran urbon". La historio de Bogoto kaj de la lando ĝenerale estas tre ligita kun tiu legendo, ĉar proksime de la aktuala ĉefurbo troviĝas la Laguna de Guatavita, nome la loko kie okazis rito priskribita en la fama legendo.

La flughaveno ricevis la premion Skytrax al la plej bona laboristaro en Sudameriko en 2016,[3] same kiel la unua rango en la listo de la plej bonkvalitaj flughavenoj de Latinameriko por la dua fojo sinsekve.[4] En la listo de la plej bonkvalitaj flughavenoj de la mondo, El Dorado atingis la 42an lokon en la listo de 2017.[5]

Naciaj flugoj.

Notoj redakti

  1. «Nombre del Aeropuerto». [1] Arkivigite je 2018-02-05 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 4an de Februaro 2018.
  2. «Ley 1529 de 2012 - Cambio nombre del Aeropuerto». Leĝo 1529 de 2012. Konsultita la 4an de Februaro 2018.
  3. [2] Konsultita la 4an de Februaro 2018.
  4. [3] Konsultita la 4an de Februaro 2018.
  5. [4] Konsultita la 4an de Februaro 2018.

Eksteraj ligiloj redakti