Internacia Flughaveno Ellinikon

La Internacia Flughaveno Ellinikon, foje literumita ankaŭ Hellinikon (en greka: Ελληνικόν) estis la internacia flughaveno de Ateno, Grekio, dum sesdek jaroj ĝis 2001, kiam ĝi estis anstataŭata de la nova Atena Internacia Flughaveno "Eleftherios Venizelos". La grundo de la flughaveno situas 7 kilometrojn sude de Ateno, kaj ĝuste okcidente de Glifada. Ĝi ricevis nomon laŭ la vilaĝo Elliniko (Elleniko), nune ĉeurbo de Ateno. La flughaveno havis oficialan kapaciton de 11 milionoj da pasaĝeroj jare, sed ĝi fakte servis por 13.5 milionoj da pasaĝeroj jare dum sia lasta jaro de operacioj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti