Internacia Flughaveno Istanbulo-Atatürk

La Internacia Flughaveno Istanbulo-Atatürk (turke Atatürk Uluslararası Havalimanı) estas ĉe Istanbulo la plej granda flughaveno de Turkio kaj laŭ pasaĝeroj la kvina plej granda en Eŭropo. En 2015 ĝin uzis pli ol 60 milionoj da pasaĝeroj.[1]

Flughaveno Istanbulo-Atatürk

emblemo

internacia flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: ISL (estis antaŭe IST) ICAO: LTBA
Resuma informo
Lando Turkio
Regiono Marmora regiono
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Ĝenerala direktoraro de ŝtataj flughavenoj
Apuda urbo Istanbulo (24 km)
Alteco 50 m
Geografia situo 40° 58′ 53″ N, 28° 49′ 5″ O (mapo)40.98138888888928.818055555556Koordinatoj: 40° 58′ 53″ N, 28° 49′ 5″ O (mapo)
Flughaveno Istanbulo-Atatürk (Turkio)
Flughaveno Istanbulo-Atatürk (Turkio)
DEC
Flughaveno Istanbulo-Atatürk
Flughaveno Istanbulo-Atatürk
Situo de Flughaveno Istanbulo-Atatürk
Map
Flughaveno Istanbulo-Atatürk
Kurej-angulo 17/35, 05/23
Kurej-longo 3.000 m, 2.580 m
Retejo www.ataturkairport.com
vdr

La flughaveno situas en la eŭropa parto de Turkio, ĝi estis malfermita en 1924 kun la nomo Yeşilköy International Airport, laŭ la apuda setlejo Yeşilköy. En 1980 ĝi ricevis la nomon de la unua prezidento de la Turka Respubliko, Mustafa Kemal Atatürk.

La flughaveno konsistas el kvar stacioj, kiuj jene dividas la transportadon:

  • Stacio 1: Enlandaj flugoj
  • Stacio 2: Flugoj al eksterlando
  • Stacio 3: Vartransportaj flugoj
  • Stacio de Ĝenerala aviado (flugoj ne mendeblaj)

La flughaveno estas atingebla per la metroa linio M1A. Ĝi estas je la limo de sia kapacito, en junio 2014 oni komencis konstrui novan flughavenon 60 km norde de Istanbulo, kiu havu kapaciton de 150 milionoj da jaraj pasaĝeroj.

Detaloj redakti

  • Areo: > 300.000 m²
  • Giĉetoj: 332 (108 + 224)
  • Pakaĵ-redonaj bendoj: 18 (7 + 11)
  • Parkejoj: 10.000
  • Funkciaj horoj tage: 24

Referencoj redakti

  1. Yolcu Trafiği (Gelen–Giden). Arkivita el la originalo je 2016-01-31. Alirita 2016-05-21.