Internacia Helpo-Tago al Viktimoj de Torturoj

Internacia Helpo-Tago al Viktimoj de Torturoj - ĉiujara internacia festo celebrata la 26-an de junio, starigita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 1997 (rezolucio 52/149 el la 12-a de decembro) laŭ peto de Ekonomia kaj Socia Konsilio.

Torturoj estas krimo lume de la internacia juro. Malpermeso de aplikado de torturoj estas absoluta kaj unusignifa. Neniu el tiaj cirkonstancoj kiel milito, terorisma atako, manko de interna politika stabileco aŭ ajna alia escepta situacio, povas esti senkulpigo por uzo de torturoj.

— aŭtoro, Ban Ki-moon

La dato ne estas hazarda. Ĝi memorigas ekvalidon de la Konvencio pri malpermeso de tortur-uzado kaj alia kruela, nehoma aŭ humiliga traktado, voĉita en 1984.

Festado de la Tago celas apogon de la agado por elimini torturojn kaj efika realigo de la decidoj de Konvencio. Ĝin partoprenas interalie Internacia Konsilio de Rehonorigo de Tortur-Viktimoj (IRCT) fondita en 1985 fare de la dana kuracistino Inge Genefke kaj Amnestio Internacia, agantaj en pluraj landoj.