Internacia Junulara Festivalo

junulara renkontiĝo en Italio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Internacia Junulara Kongreso.

La Internacia Junulara Festivalo (IJF) estas porjunula Esperanto-aranĝo organizata de la Itala Esperantista Junularo ĉiujare en alia itala urbo. Ĝi kutimas okazi dum la paskaj lernejaj ferioj.

IJF
Simbolo
Nomo Internacia Junulara Festivalo
Regiono Italio
Periodo Pasko
Organizanto Itala Esperantista Junularo
Ekzistas ekde 1977
Celgrupo Junularo
Informa retpaĝo http://iej.esperanto.it/ijf
vdr
historia glumarko varbanta pri la IJF

Krom prelegoj kaj diskutrondoj pri la ĉiujara kadra temo estas proponataj ĝeneralaj prelegoj, ekskursoj, koncertoj kaj aliaj distraj programeroj. Kiu volas plibonigi siajn Esperanto-sciojn, povas viziti kursojn por komencantoj aŭ progresintoj.

La unua IJF okazis en 1977. La aranĝo havas plej ofte ĉirkaŭ 100 partoprenantojn; la plej granda (kun 325 partoprenantoj) estis la 24-a IJF, okazinta en 2000 en Cavallino.

Listo de la festivaloj redakti

 
La dua IJF en Lido di Jesolo: Michela Lipari laŭdas Bruĉjon Casini. Aŭskultas la aliaj tiamaj TEJO-komitatanoj: Csaba Lendvay, Floreal Gabalda, Gert van Tongerloo kaj Thomas Bormann
 
la tiutempa TEJO-aktivulo Thomas Pusch diskutas en la IJF 1992 en La Salle, Aosta Valo
N-ro Jaro Urbo Provinco Regiono Partoprenintoj Notoj
46 2023 Palmi RC Reggio Calabria   Kalabrio 40
45 2022 Forni Avoltri UD Udine Friulo-Venecio Julia 85
44 2020 Torino TO Torino   Piemonto 31 aliĝintoj[1] Nuligita pro kronviruso
43 2019 Rimini (Viserbella)[2] RN Rimini Emilio-Romanjo 70
42 2018 Marina di Ascea SA Salerno   Kampanio ?
41 2017 Castione della Presolana BG Bergamo   Lombardio 98
40 2016 Pesaro PU Pesaro kaj Urbino   Markio 81
39 2015 Brusono AO Aosta Valo AO Aosta Valo 88
38 2014 Kastel'sarda SS Sassari   Sardio 140
37 2013 Ostuni BR Brindizio   Apulio 61
36 2012 Cervia RA Raveno Emilio-Romanjo 111
35 2011 Col di Nava IM Imperio   Ligurio 75
34 2010 Ronĉenjo TN Trento   Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo 69
33 2009 Giulianova TE Teramo   Abruco 92 aliĝintoj Nuligita pro tertremo
32 2008 Senigallia AN Ankono   Markio 130
31 2007 Lignano Sabbiadoro UD Udine Friulo-Venecio Julia 124
30 2006 Torricella di Magione PG Peruĝo   Umbrio 51
29 2005 Jesolo VE Venecio   Veneto 94
28 2004 Abetone PT Pistojo   Toskanio 68
27 2003 Savono SV Savono   Ligurio 124
26 2002 Fenestrelle TO Torino   Piemonto 155
25 2001 Bolsena VT Viterbo   Latio 165
24 2000 Cavallino-Treporti (apud Venecio) VE Venecio   Veneto 325
23 1999 Bellaria (apud Rimini) RN Rimini Emilio-Romanjo 150
22 1998 Lignano Sabbiadoro UD Udine Friulo-Venecio Julia 205
21 1997 Col di Nava IM Imperio   Ligurio 90
20 1996 Sant'Orsola Terme TN Trento   Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo 170
19 1995 Marina di Massa MS Massa kaj Carrara   Toskanio 201
18 1994 Fenestrelle TO Torino   Piemonto 180
17 1993 Vasto CH Chieti   Abruco 148
16 1992 La Salle – frazione Pont AO Aosta Valo AO Aosta Valo 144
15 1991 Pinarella di Cervia RA Raveno Emilio-Romanjo 126
14 1990 Breguzzo TN Trento   Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo 130
13 1989 Savono SV Savono   Ligurio 100
12 1988 Castiglione dei Pepoli BO Bolonjo Emilio-Romanjo 103
11 1987 Venaria Reale TO Torino   Piemonto 167
10 1986 Castelfranco Veneto TV Trevizo   Veneto 166
9 1985 Venaria Reale TO Torino   Piemonto 153
8 1984 San Giuliano Mare (Rimini) RN Rimini Emilio-Romanjo 100
7 1983 Domaso CO Como   Lombardio 100
6 1982 Triesto TS Triesto Friulo-Venecio Julia 100
5 1981 Porretta Terme BO Bolonjo Emilio-Romanjo 120
4 1980 Gorico GO Gorico Friulo-Venecio Julia 110
3 1979 Marina di Massa MS Massa kaj Carrara   Toskanio 73
2 1978 Jesolo Lido VE Venecio   Veneto 76 La IJF gastigis ankaŭ laborsesion de la estraro de TEJO (Bruĉjo Kasini)
1 1977 Levico Terme TN Trento   Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo 51 En la unua tago aldoniĝis surprize multaj partoprenantoj, inkluzive tuta buso da Kroatoj, tiel ke la partoprenantaro superis 100 kaj oni devis malfermigi kroman gasthotelon por dormigi la partoprenantojn (Bruĉjo Kasini)

Referencoj redakti

  1. Listo de la aliĝintoj Arkivigite je 2020-03-27 per la retarkivo Wayback Machine - IJF 2020
  2. - IJF 2019

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti