Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo

Distingu tion el la Internacia Kodo de Zoologia Nomenklaturo.


Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo
emblemo
organizaĵo
Komenco 1895 vd
Sidejo Nacia Universitato de Singapuro
Agareo

zoologia nomenklaturo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo, en angla International Commission on Zoological Nomenclature (ICZN aŭ en Esperanto IKZN) estas organizo dediĉita al "atingo de stabileco kaj logiko en la scienca nomado de animaloj". Fondita en 1895, ĝi nune enhavas 28 membrojn el 20 landoj, ĉefe practikaj zoologiaj taksonomiistoj.[1] La IKZN estas regata de la "Konstitucio de la IKZN" kiu estas kutime publikita kun la IKZN Kodo.

La membroj estas elektitaj de la Sekcio de Zoologia Nomenklaturo,[2] estarigita de la Internacia Unio de Biologiaj Sciencoj (IUBS).

La regula servotempo de membro de la Komisiono estas 6 jaroj, re-elekto eblas variajn fojojn (post 18 jaroj oni preskribas foreston de 3 jaroj antaŭ la persono povu esti re-elektita).[3]

La tasko de la Komisiono estas eltenita de malgranda sekretariaro bazita ĉe la Muzeo pri natura historio de Londono, kaj financata de la Internacia Trusto por Zoologia Nomenklaturo (ITZN), neprofita organizo. La Komisiono helpas la zoologian komunumon "pere de generado kaj disvastigo de informado pri la ĝusta uzado de la sciencaj nomoj de animaloj."

La IKZN publikigas la Internacian Kodon de Zoologia Nomenklaturo (kutime menciita kiel "la Kodo" aŭ "la IKZN Kodo"), amplekse akceptita konvencio enhavanta la regularon por la formala scienca nomigo de ĉiuj organismoj kiuj estas traktataj kiel animaloj. Novaj eldonoj de la Kodo estas prilaboritaj de la Eldona Komitato de la Komisiono.[4] La 4a eldono de la Kodo (1999) estis eldonita de sep personoj.[5]

La Komisiono havigas ankaŭ regulojn pri unuopaj problemoj alportitaj al ties atento, kiel arbitrado kiu povas esti necesa ĉe problemigaj kazoj, kie strikta akcepto de la Kodo povus interferi kun stabileco de uzado (ekz., vidu konservenda nomo). Tiuj reguloj estas publikataj en la Bulletin of Zoological Nomenclature.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Oficiala retejo de la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo. Arkivita el la originalo je 2019-04-25. Alirita 2013-02-03.
  2. IKZN Kodo Art. 77.3.1, ICZN Constitution Art. 3.1.1., 4.4.1, 4.5, 11.1.2, 16.1.3
  3. IKZN Konstitucio Art. 3.1, 3.2
  4. ICZN Konstitucio Art. 16.2
  5. W. D. L. Ride, H. G. Cogger, C. Dupuis, O. Kraus, A. Minelli, F. C. Thompson, P. K. Tubbs, laŭ la 4a eldono de la IKZN Kode (printita versio) p. IV.

Eksteraj ligiloj redakti