Internacia Librofoiro de Kairo

La internacia librofoiro de Kairo estas unu el la plej grandaj librofoiroj en la mondo. Ĝi okazas ĉiujare fine de januaro en Kairo Egiptujo kadre de la internacia foirejo de Kairo ĉe la universitato Al-Azhar en Madinat Nasr. Ĝi estas organizata de la ĝenerala egipta librorganizaĵo.

Internacia Librofoiro de Kairo
librofoiro
Komenco 1969 vd
Geografia situo 30° 0′ 50″ N, 31° 23′ 11″ O (mapo)30.01385331.386496Koordinatoj: 30° 0′ 50″ N, 31° 23′ 11″ O (mapo)
Lando(j) Egiptio vd
Situo Kairo
Internacia Librofoiro de Kairo (Kairo)
Internacia Librofoiro de Kairo (Kairo)
DEC
Internacia Librofoiro de Kairo
Internacia Librofoiro de Kairo
Map
Internacia Librofoiro de Kairo
Retejo Oficiala retejo
vdr
Homamaso inter la miloj da titoloj videblaj ĉe la 41-a internacia librofoiro de Kairo, 3-an de februaro 2009.

La Internacia Librofoiro de Kairo estas unu el la plej grandaj librofoiroj en la mondo, altirante centojn da librovendistoj el la tuta mondo kaj proksimume 2 milionojn da vizitantoj ĉiujare. Ĝi estas la plej granda librofoiro en la araba mondo same kiel la plej malnova. En 2006 ĝi estis la dua plej granda librofoiro en la mondo post la Frankfurta Librofoiro [1].

La foiro estas rimarkinda ĉar la libroeldonejoj situantaj en Kairo presas ĉirkaŭ tri el ĉiu kvin libroj eldonitaj en la araba mondo (aŭ en la araba lingvo); kaj la ŝtata firmao Egipta Ĝenerala Libro-Organizo, kiu kunordigas la foiron, estas la plej granda libroeldonejo en la araba mondo. Tra la foiro estas pavilonoj, budoj kaj standoj ekspoziciataj iliajn eldonitajn librojn kaj okazas paroladoj de privataj eldonejoj aŭ registaraj agentejoj el la tuta mondo.

La libroj elmontritaj estas en la araba, la angla kaj aliaj lingvoj. Dum la tri semajnoj kiam la foiro estas okazigita, prelegoj, legadoj, kaj aliaj publikaj okazaĵoj estas okazigitaj. La foiro ankaŭ provas altiri ordinarajn egiptajn civitanojn, inkluzive de materialoj pri popularaj temoj, subĉielaj eventoj, kaj eĉ artfajraĵo por amuzi la grandan publikon.

Polemiko redakti

En la lastaj jaroj estis faritaj akuzoj ke libroj verkitaj fare de politikaj maldekstruloj kaj islamaj fundamentistoj, verkoj kritikantaj la registaron, kaj verkoj kiuj inkludas trairejojn aŭ temojn kiuj estas konsideritaj kontestataj pro sia seksa aŭ kultura naturo estis malpermesitaj por ekspoziciado ĉe la librofoiro.

Dum la foiro de 2000, islamaj manifestacioj kontraŭ libroj kies enhavo estis konsiderita ofenda fariĝis perfortaj.

En la sama jaro, pli ol 2 000 membroj de islamaj studentgrupoj ekster al-Azhar University manifestaciis, kaŭzante maloftajn publikajn protestojn kontraŭ la egipta registaro, perforto, kaj la malliberigo de 75 el la manifestacianoj kaj pluraj vunditoj. La studentoj protestis kontraŭ la publikigo de la libro de siria verkinto Ĥajder Ĥajder "Bankedo por Algoj" fare de eldonisto de la Egipta Ministerio de Kulturo, kaj vendadon de ekzempleroj de ĝi en la foiro. Sekve de la manifestacioj, du dungitoj de la registara eldonejo estis arestitaj pro "malnobligado de kredo" kaj eldonado de tio kio signifas "ofendado de publika moralo" [2]

En la sekvaj jaroj pluraj libroj prezentitaj por publikigo fare de eksterlandaj eldonistoj estis konfiskitaj fare de la egiptaj aŭtoritatoj. Tiuj inkludis verkojn de ĉeĥa verkisto Milan Kundera, maroka Muhammad Ŝukri, saudi-arabia Ibrahim Buddy, kaj libana Hanan al-Sheikh kaj Elias Khoury. En 2005, la egipta polico arestis plurajn librovendistojn kaj aktivulojn ĉe la librofoiro, akuzante du egiptajn ĵurnalistojn je "disvastigo de falsa propagando kontraŭ la registaro" kaj la aliajn je deklarado de socialisma propagando.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. La 38-a Internacia Librofoiro. Seif Kamel, Turneo Egiptujo. la 24-a de januaro 2006.
  2. http://news.bbc.co.uk/2/hi/middle_east/746766.stm