Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj

La Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj estas multflanka ĝenerala traktato, kiu agnoskas la ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn kaj starigas mekanismojn por protekti kaj garantii ilin. Ĝi estis adoptita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pere de la Rezolucio 2200A (XXI), de la 16-a de decembro 1966 kaj ekviglis la 3-an de januaro 1976. La subskribintaj landoj kompromisiĝas por la koncedado de ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj al la homoj, inkluzive de la laboraj rajtoj kaj rajto al la sano, edukado, sociala sekureco kaj adekvata vivnivelo. En decembro 2021, la Pakto estis subskribita kaj ratifita de 171 ŝtatoj. Aliaj ses landoj jam subskribis sed ne ratifis ĝin.

International Covenant on Economic, Social and Cultural Rights
traktato • internacia instrumento de homaj rajtoj • kerna internacia instrumento de homaj rajtoj
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo ĉeĥa lingvo
Eldonado
Eldondato 1-a de januaro 1967
vdr
Membraj landoj kaj subskriboj pri la Pakto:
  •  Subskribita kaj ratifita
  •  Subskribita kaj ne ratifita
  •  Nek subskribita nek ratifita
  • La Pakto estas parto de la Internacia Ĉarto de Homaj Rajtoj de internacia juro de homaj rajtoj, kune kun la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, inkluzive de la Unua kaj la Dua Protokoloj.

    La Pakto estas gvidata de Komitato pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj.

    Eksteraj ligiloj redakti