Internacia Psikoanaliza Asocio

La Internacia Psikoanaliza Asocio (angle International Psychoanalytical Association, mallongigita IPA) estas asocio kiu inkludas 12 000 psikoanalizistoj kiel membroj kaj funncias per 70 konstituantaj organizoj. Ĝi estis fondita en 1910 fare de Sigmund Freud, laŭ ideo proponita de Sándor Ferenczi.

Internacia Psikoanaliza Asocio
scienca societo • karitata organizaĵo
Komenco 1910 vd
Geografia situo 51° 31′ 48″ N, 0° 5′ 49″ U (mapo)51.530055-0.096909000000011Koordinatoj: 51° 31′ 48″ N, 0° 5′ 49″ U (mapo)
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Londono
Internacia Psikoanaliza Asocio (Granda Londono)
Internacia Psikoanaliza Asocio (Granda Londono)
DEC
Internacia Psikoanaliza Asocio
Internacia Psikoanaliza Asocio
Map
Internacia Psikoanaliza Asocio
Fondinto(j) Sigmund Freud vd
Ĉefestro(j) Harriet Wolfe vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo karitata organizaĵo
vdr

La Usona Psikoanaliza Asocio, en angla American Psychoanalytic Association ("APsaA") estas asocio kiu havas membrajn societojn kiuj kovras ĉirkaŭ 75% de la psikoanalizistoj de Usono (la ceteraj estas membroj de "sendependaj" societoj kiuj estas en rekta rilato kun la IPA).

Historio redakti

En 1902 Sigmund Freud startis kunsidi ĉiusemajne kun kolegoj por studi sian laboron, kaj tiel naskiĝis la Psikologia Merkreda Societo. Ĉirkaŭ 1908 estis 14 regulaj membroj kaj kelkaj gastoj estis Max Eitingon, Carl Jung, Karl Abraham, kaj Ernest Jones, ĉiuj estontaj prezidantoj de IPA.[1] Tiu Societo iĝis la Viena Psikoanaliza Societo.

En 1907 Jones sugestis al Jung le oni devus aranĝi internacian kunsidon. Freud bonvenigis la proponon. La kunsido okazis en Salcburgo la 27an de aprilo, 1908. Jung nomis ĝin la "Unua Kongreso por Freud-a Psikologio". Ĝi estis poste rekonita kiel la unua Internacia Psikoanaliza Kongreso. Tamen, la IPA ne estis ankoraŭ fondita.

La IPA estis establita en la venonta Kongreso okazinta en Nurembergo en marto 1910.[2] Ties unua prezidanto estis Carl Jung, kaj ties unua sekretario estis Otto Rank. Sigmund Freud konsideris ke internacia organizo estu esenca por antaŭenigi siajn ideojn.

Notoj redakti