Internacia Tago por la Memoro de la Sklavkomerco kaj Ĝia Forigo

Internacia Tago por la Memoro de la Sklavkomerco kaj Ĝia Forigo estas internacia tago festata la 23an de aŭgusto de ĉiu jaro, tago, kiun Unesko elektis por memorigi la transatlantikan sklavkomercon.

Ribelado de sklavoj en Haitio - Batalo por Santo Domingo (far de January Suchodolski 1845)

La Ĝenerala Konferenco de Unesko elektis tiun daton per la akcepto de rezolucio 29 C/40 je sia 29a sesio. Dokumento CL/3494 de la 29a de julio 1998 de la Ĝenerala Direktoro invitis ministrojn pri kulturo progresigi la tagon. La dato estas grava ĉar, dum la nokto de la 22a ĝis la 23a de aŭgusto 1791, sur la insulo Saint Domingue (nun nomata Haitio), ribelo startis, kiu rezultigis okazaĵojn, kiuj estis grava parto en la forigo de la transatlantika sklavkomerco.

Membroŝtatoj de Unesko organizas eventojn ĉiujare je tiu dato, invitante partoprenon de junuloj, edukistoj, artistoj, kaj intelektuloj. Kiel parto de la celoj de la interkultura projekto de Unesko, "La Sklava Vojo", ĝi estas ŝanco por kolektiva agnosko kaj fokuso al la "historiaj kaŭzoj, la metodoj, kaj la konsekvencaĵoj" de sklaveco. Cetere, ĝi preparas por analizo kaj dialogo de la interrilatoj, kiuj rezultis en la transatlantika komerco de homoj inter Afriko, Eŭropo, Ameriko, kaj Karibio.

Aliaj internaciaj tagoj redakti

Aliaj kompareblaj internaciaj tagoj estas:

Kaj:

  • La Internacia Jaro por Memorigi la Lukton Kontraŭ Sklaveco kaj Ĝia Forigo en 2004
  • La Internacia Jaro por Homoj de Afrika Deveno en 2011
  • La Internacia Jardeko por Homoj de Afrika Deveno 2015-2024

Eksteraj ligoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo International Day for the Remembrance of the Slave Trade and its Abolition en la angla Vikipedio.